Thai Airways

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thai Airways International
IATA
TG
ICAO
THA
Voksigno
THAI
Fondita 1960
Programo por oftaj flugantoj Royal Orchid Plus (ora kaj arĝenta)
Alianco Star Alliance
Aviadilaro 88
Cellokoj 74
Ĉefsidejo Bankoko (Tajlando)
Ĉefuloj
vdr

La entrepreno Thai Airways Thai Airways International (taje บริษัท การบินไทย จำกัด) estas tajlanda flugkompanio kun sidejo en Bankoko. La 15-an de aprilo 1997 ĝi estis fondomembro de la flugkompania alianco "Star Alliance", kaj daŭre membras en la alianco. La kompanio laŭ la stato de aŭgusto 2010 ĉiujare transportas proksimume 19,6 milionojn da pasaĝeroj[1] kaj dispondas pri 88 regulaj pasaĝeraj aviadiloj[1].

La flugoj de la kompanio havas la IATA-mallongigon TG; la ICAO-mallongigo por la entrepreno estas THA.

Notoj

  1. 1,0 1,1 retejo "Star Alliance" laŭ la stato aŭgusto 2010, ĉi-tie france, sed ankaŭ haveble angle, ĉine, germane, hispane, japane, koree kaj portugale

Eksteraj ligiloj