Erlenbach en Simme-Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thal (Erlenbach))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Erlenbach
Erlenbach en Simme-Valo
Blazono de Erlenbach im Simmental
Erlenbach en Simme-Valo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Suba Simme-Valo
Koordinatoj  46° 39′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 46.65000 °N, 7.55000 °O / 46.65000; 7.55000 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 46.65000 °N, 7.55000 °O / 46.65000; 7.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1694
Areo 36,7 km²
Alteco 700 m super marnivelo
Poŝtkodo 3762
Komunumkodo 0763
Mapo de Erlenbach im Simmental
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Erlenbach en Simme-Valo (germane: Erlenbach im Simmental) estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnova distrikto Suba Simme-Valo, kaj ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo. Ĝi havis 1694 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Erlenbach situas en la Suba Simme-Valo ĉe la bordo de la rivero Simme. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Latterbach kaj Ringoldingen en la valo kaj Balzenberg, Eschlen, Thal kaj Allmenden, sur pli alte situanta teraso. Tiujn setlejojn oni en la loka alemana dialekto nomas Bäuerten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo disponas pri du stacidomoj ĉe la trajnlinio de la kompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Zweisimmen kaj tra la vilaĝo pasas paralele al la fervojlinio la kantona ĉefvojo tra la Simme-Valo.

Sur la teritorio de la komunumo troviĝas aertelfero al la monto Stockhorn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Erlenbach datiĝas el la jaro 1180 kiel Arlunbach. En la 12-a jarcentoj en Erlenbach regis la baronoj de Erlenbach, kies havaĵo poste transiris al la Baronoj de Weissenburg kaj en la jaro 1368 al la baronoj de Brandis. En la jaroj 1293, 1429 kaj 1445 la civitanoj de la komunumo sin liberaĉetis de impostoj kaj servuteco, kaj kiam la urbo Berno en la jaro 1439 akiris la jurisdikcion, ĝi tion konfirmis en formo de kodo el la jaro 1649.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]