Antarkta petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thalassoica)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antarkta petrelo
Antarkta petrelo
Antarkta petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Thalassoica
Thalassoica antarctica
(J. F. Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Antarkta petrelo (Thalassoica antarctica) estas tre markata malhelbruna kaj blanka petrelo, kiu troviĝas en Antarkto, kaj plej komune ĉe la maroj Ross kaj Weddell. Ili manĝas antarktajn krilon, fiŝojn, kaj malgrandajn kalmarojn. Ili manĝas dumnaĝe sed povas ankaŭ plonĝi el la surfaco kaj el la aero.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Antarkta petrelo estas la ununura konata specio de la genro Thalassoica, kaj siavice estas membro de la familio de procelariedoj kaj de la ordo de Procelarioformaj. Ankaŭ, tiu petrelo kun la Neĝopetrelo, la Kaba petrelo, ambaŭ gigantaj petreloj, kaj ambaŭ specioj de la grupo Fulmarus, estas konsiderataj separata grupo el la aliaj membroj de la Procelariedoj.[2]

Kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[4]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto petrelo derivas el Sankta Petro kaj la historio pri lia piedirado surakva. Tio aludas al la petrela kutimo ŝajnigi kuradon surakvan dum ekflugo.[5]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de Antarkta petrelo havas malhelbrunajn kapon, flankojn, gorĝon kaj dorson. Ties beko estas nigra kaj ties piedoj estas flavaj. Ties subaj partoj estas blankaj kaj ties vosto kaj duarangaj flugoplumoj estas blankaj kun malhelbrunaj pintoj.[6]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Antarkta petrelo, kiel ties nomo sugestas, loĝas kaj reproduktiĝas en la sudaj oceanoj, kaj ĉe insuloj de Antarkto.[7]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu petrelo havas loĝan teritorion de ĉirkaŭ 35,200,000 km² kaj en 2009 ĉirkaŭkalkulatan populacion de 10,000,000 al 20,000,000 plenkreskuloj. Sekve la IUCN konsideras ĝin kiel specio Malplej Zorgiga.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ZipCode Zoo (16a Julio 2009)
  2. Tree of Life (27a Junio 2008)
  3. Double, M. C. (2003)
  4. Ehrlich, Paul R. (1988)
  5. Gotch, A. T. (1995)
  6. ZipCode Zoo (19a Junio 2009)
  7. Clements, James (2007)
  8. BirdLife International (2009)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2009). "Antarctic Petrel Thalassoica antarctica - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Alirita 17 Jul 2009.
  • BirdLife International (2009(a)). "The BirdLife checklist of the birds of the world, with conservation status and taxonomic sources." (xls). Alirita 17 Jul 2009.
  • Brands, Sheila (14 Aug 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification - Genus Thalassoica-". Project: The Taxonomicon. Alirita 22 Feb 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels". Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. pp. 191–192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Tree of Life (27 Jun 2008). "Procellariidae. Shearwaters, Petrels". Tree of Life Web Project. Akivita el origino la 15an de Februaro 2009. Alirita 18 Mar 2009.
  • ZipCode Zoo (19 Jun 2009) Thalassoica antarctica (Antarctic Fulmar). BayScience Foundation. Alirita 20 Jul 2009.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]