Thalwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Thalwil
Blazono de Thalwil
Rigardo al Thalwil
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47°17′40″N 8°33′48″O  /  47.29444°N, 8.56333°O / 47.29444; 8.56333 (Thalwil)Koordinatoj: 47°17′40″N 8°33′48″O  /  47.29444°N, 8.56333°O / 47.29444; 8.56333 (Thalwil)
Nombro de enloĝantoj 16'472
Areo 5,53 km²
Alteco 486 m super marnivelo
Poŝtkodo 8800
Komunumkodo 0141
Mapo de Thalwil

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Thalwil estas urbo en la distrikto Horgen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 16'472 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Thalwil situas ĉe la okcidentqa bordo de la Lago Zuriko inter Zuriko kaj Horgen je la orienta flanko de la moreno Zimmerberg, kiu postrestis de la iama Lindtglaĉero.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Thalwil estas haltejo de internaciaj rapidtrajnoj de la trajnlinioj de Zuriko tra Gotardo al Milano kaj de Zuriko al Koiro respektive Vieno. La komunumo estas bone konektita per trajnoj kaj busoj al la reto de la Zurika Trafik-Unio, kaj estas ankaŭ aliro al la aŭtoŝoseo a3 de Zuriko al Koiro.


Historio[redakti | redakti fonton]

La iama kampara vilaĝo Thalwil entenis siatempe la kvar municipojn Oberdorf, Unterdorf, Ludretikon kaj Langnaŭ (la lasta hodiaŭ estas la sendependa komunumo Langnaŭ ĉe Albis). La korto mem estis posedaĵo de la grafoj de Habsburgo, kiuj donis ĝin kiel feŭdo al la libersinjoroj de Eschenbach. Thalwil posedis la plej malnovan lingo-kooperativon de la Kantono Zuriko kiu apertenis antaŭ 550 jaroj al la monaĥejo Muri kaj transiris per dokumento de la jaro 1483 al la 12 fruktuzantoj de la bienoj de la monaĥejo. Hodiaŭ tiu-ĉi kooperativo estas posedaĵo de 16 Bannegg-kooperativanoj kaj de la komunumo. 1713 okazis la disiĝo de la municipo Langnaŭ, kiu nun estas propra komunumo kun propra preĝejo.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]