Thane
Thane (aŭ Thana) estas urbo (kvazaŭ antaŭurbo de Mumbajo) en subŝtato Maharaŝtro en federacia ŝtato Barato. La loknomo signifas: feŭdulo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 147 km²
- Alto super marnivelo: 7 m
- Loĝantaro: 1 262 000 en 2001
- Horzono: UTC + 05:30
- Poŝtkodo:
- Telefonkodo: 022
- Aŭtokodo: MH-04
- 19°10′21″N 72°57′25″O / 19.1725°N, 72.95694°OKoordinatoj: 19°10′21″N 72°57′25″O / 19.1725°N, 72.95694°O
Situo [redakti]
Thane situas sur insulo ĉe enfluejo de rivero al Araba Maro. La urbo havas 30 lagojn.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la loko devenis de la grekoj proksimime en 150 kaj poste mencias ĝin Marco Polo en 1290. Oni komencis konstrui fortikaĵon en 1730, kiun la britoj okupis en 1774. Ekde 1947 Thane industriiĝis.
Trafiko [redakti]
Thane havas fervojan kontakton ekde 1853. Nun estas tie 4 stacidomoj. Internacia flughaveno troviĝas ĉe Mumbajo. Precipe dum la historio la haveno estis grava.
Klimato [redakti]
Thane havas tropikan klimaton. Dum 7 monatoj regas sekeco kaj precipe en julio pluvas (tiam estas musono, kiu daŭras inter majo-novembro). Jare pluvas po 2000-3000 mm. La meza ĉiujara temperaturo estas 27 °C.