The American Language
The American Language (La usona lingvo, publikigita unuan fojon en 1919) estas libro de H. L. Mencken pri la angla lingvo parolata en Usono.
Mencken inspiriĝis de la slango de kolorhaŭtuloj de Vaŝingtono kaj de unu el siaj plej ŝatataj aŭtoroj, Mark Twain, kaj de personaj spertoj en la stratoj de Baltimore. En 1902, Mencken rimarkis strangajn vortojn, kiuj formiĝas en Usono. Antaŭ la libro, Mencken verkis artikolojn por la gazeto The Evening Sun. Mencken fine demandis: Kial iu konscienca fakulo ne provas verki gramatikon de la usona lingvo... Tio estas la angla tia, kia ĝi estas parolata de la plimulto de la simplaj homoj de tiu bela lando? Ŝajne li mem respondis sian demandon.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Fred C. Hobson, Mencken: a life, New York, Random House, 1994. ISBN 978-0-394-56329-9.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle The American Language - An Inquiry into the Development of English in the United States (La usona lingvo - Enketo pri la evoluo de la angla en Usono)
- angle The American Language (1921) Google edition