The Beach Boys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Beach Boys kantantaj en 2012

The Beach Boys estas usona muzika grupo de rokenrolo, kreita dum 1961 en Hawthorne, Kalifornio, Usono. La grupo en la originala kaj plej bone konata formo konsistis el la fratoj Brian, Dennis kaj Carl Wilson, ilia kuzo Mike Love, kaj amiko Al Jardine. Komence administrata de Murry Wilson, patro de la tri fratoj, la grupo subskribis kontrakton kun la diskoproduktejo Capitol Records en 1962. La frua muziko de la grupo gajnis popularecon tra tuta Usono pro karakterizaj, plurvoĉe kantitaj harmonioj kaj pro kantotekstoj kiuj reflektis la junularan kulturon de Suda Kalifornio el ondorajdado, aŭtoj kaj amindumado. Meze de la 1960-aj jaroj, la kreskanta krea ambicio kaj kompona kapablo de Brian Wilson regis la muzikan direkton de la grupo. La unuavice de Brian Wilson komponitaj muzikalbumo Pet Sounds kaj unuopaĵo Good Vibrations (ambaŭ eldonitaj en 1966) prezentis kompleksan, komplikan kaj mult-tavolan sonon kiu iĝis tipaĵo de la grupo.

La nomo signifas "La Plaĝaj Knaboj".