The Big Bang Theory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo
emblemo

The Big Bang Theory estas usona televidserio debutinta la 24-an de septembro 2007 ĉe Warner Channel, kiun elsendas CBS en Usono kaj Warner Channel en pluraj landoj de Latinameriko kaj Eŭropo.

La serio estas produktata de Warner Bros kaj Chuck Lorre kaj en marto 2009 estis anoncita la renovigado por tri kaj kvara sezonoj. En tiu sama jaro ĝi gajnis premion Teen Choice Awards en la kategorio "Plej bona komedia televidserio" kaj Jim Parsons ricevis premion pro la unuopaj atingoj en la serio.

En januaro 2011, la produktantoj de la komedio informis pri interkonsento kun la televidkanalo CBS, por elsendado de novaj ĉapitroj ĝis 2014, certigante tri sezonojn pli.

La serio temas pri la vivo de la amikoj Sheldon kaj Leonard, du fizikistoj, kiuj laboras en la Kalifornia Instituto de Teknologio. Leonard enamiĝas je Penny kiu loĝas apud ili. Ili du estas brilaj intelektuloj, amikoj de Howard kaj Raj. Kutime ili manĝas tajajn pladojn. Howard Wolowitz estas inĝeniero el juda deveno. Rajesh Koothrappali estas hinda astrofizikisto kiu ne kuraĝas babili kun inoj. En la serio videblas la malfacileco de la malinaj roluloj por havi amikajn rilatojn kun homoj ekster ilia grupo, precipe kun virinoj, kio estigas komikajn situaciojn.

La serio enhavas grandan kvanton de komikaĵoj kaj referencoj al veraj fizikaj teorioj (kordoteoriokvantuma buklgravito) sed simpligitaj por ke la spektantaro kiu ne scias pri fiziko, matematiko aŭ inĝenierio, tuj komprenu. Ankaŭ aperas komikaj referencoj pri kultserioj (Star Trek, Firefly, Doctor Who, Star Wars, Stargate, X-Men, Battlestar Galactica, aŭ Babylon 5), videoludiloj aŭ videoludoj (PlayStation 3, Wii, Xbox, Halo, Rock Band, World of Warcraft, Age of Conan, Super Mario 64, Red Dead Redemption kaj Grand Theft Auto), komiksoj DC (Batman, Superman, Flash, Aquaman, Verda Lanterno, Wonder Woman kaj Watchmen) kaj de Marvel (Hulk, Wolverine, Thor, Iron Man kaj Spider-Man), Operaciaj sistemoj (Windows Vista, Windows 7, Linux aŭ eĉ Ubuntu) kaj sociaj retejoj (Facebook, MySpaceTwitter) kaj YouTube. La amikoj ankaŭ sin distras per lernoludo de klingona lingvo.

Eksteraj ligiloj