The Cat Creeps

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Cat Creeps estas usona, krimmistera filmo aperinta en 1930 kaj reĝisorita de Rupert Julian. Ĝi estas parola readapto de la klasika, muta filmo The Cat and the Canary (1927). Samkiel multaj filmoj de la frua parola periodo, la arkivo estis perdita.

Hispanlingva versio titolita La Voluntad del muerto, kun aktorino Lupita Tovar, estis filmita de Universal Pictures nokte en la samaj scenejoj uzitaj por la perdita filmo. Laŭ la interreta filma datenbazo, kelkaj scenoj de la filmo ja postvivis pere de filmeto de 1932 titolita Boo.