The English Patient (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The English Patient (La Angla Paciento) estas usona filmo de Anthony Minghella adaptita de la romano L'Homme flambé de Michael Ondaatje, aperinta en 1996.

Rakonto

Meze de Dua mondmilito, viro, vojaĝanta kun virino, estas savita el flamoj de sia akcidentita aviadilo, fare de nomadoj en Saharo. Transdonita al Aliancanoj kaj grave brulita, il ne kapablas memori sian nomon kaj estas enskribita sub la nomo «angla paciento». Dum ĉiu translokiĝo de la kanada medicina regimento kiu sanigas lin, la paciento sekvas. Alveninta en Toskano en 1944, unu el la flegistinoj, Hana, ne plu elportas vidi siajn amikojn morti kaj ricevas permeson de sia superulo instali sin en forlasita monaĥejo por prizorgi la lastajn tagojn de la angla paciento.

Hana kaj ŝia paciento estas kunirataj de Caravaggio, kiu deklaras okupiĝis pri rilatoj inter Aliancanoj kaj italaj rezistantoj, kaj du senminigistoj estrataj de sika leŭtenanto Kip Singh. Ĉiu el la protagonistoj provas ekzorci la fantomojn kreitajn de la milito. Dum legadoj de Herodoto kaj diskutoj kun Caravaggio, la nekonato rememoras sian vivon antaŭ la milito, sub formo de retroiroj.

Li estas grafo László Almásy, aviadisto laboranta por arĥeologiaj ekspedicioj en la libia dezerto, kiujn li partoprenas ĉe la Britoj, en la 1930-aj jaroj, ĝis kiam la paro Clifton kuniras la teamon.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Personoj ĉefe aperantaj antaŭ milito:

Personoj ĉefe aperantaj kronologie de 1943 al 1945:

Rekompencoj

1997 Akademiaj Premioj

1997 Oraj Globoj, Usono

  • Plej bona drama filmo
  • Plej bona Originala filmmuziko (Gabriel Yared)

1997 BAFTA, Unuiĝinta Regno

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj