The Esperanto Movement

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
The Esperanto Movement
Aŭtoro Peter Glover Forster
Eldonjaro 1982
Urbo Hago, Parizo, Novjorko
Eldoninto Mouton
Paĝoj 413
ISBN 90-279-3399-5
vdr

The Esperanto Movement nomiĝas la libra eldono de la anglalingva doktoriga disertaĵo de la brita sociologo Peter Glover Forster. En 1977 li doktoriĝis ĉe la universitato de Hull. La libro aperis en 1982.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Temas pri la pliampleksigo de la magistra tezo el 1968, en kiu Forster enketis inter la membroj de Brita Esperanto-Asocio. Forster aldonis sociologian studon pri la internacia movado. Fakte tiu unua parto estas historia superrigardo, dum la dua estas la enketo en Britio.

Forster provas vidi en la historio de Esperanto ĝeneralajn trajtojn, ekzemple li distingas inter valor-orientitaj kaj praktik-orientitaj esperantistoj. Problemo estas ke liaj ŝablonoj ne ĉiam kongruas al la realeco. Pri la "Nova UEA" de 1934 li transprenis la "ĝenevan" vidpunkton ke okazis transiro de internaciismo al naciismo. Tamen li prave timis nomi la novan tiaman Estraron faŝista (p. 219).

Dum jaroj la verko de Forster estis, kaj parte ankoraŭ estas, lumturo por postaj esploristoj. Ĝi estas eble la unua, kiu tiel serioze aliris la temon kaj donis respondecon pri siaj referencoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]