The General
El Vikipedio
| La Generalo | |
|---|---|
| Originala titolo | The General |
| Produktadlando | |
| Filmita en | |
| Originala lingvo | silenta (kun anglalingvaj intertekstoj) |
| Kina aperdato | 5-a de februaro 1927 |
| Daŭro | 105 minutoj |
| Ĝenro | komedio |
| Reĝisoro(j) | Clyde Bruckman Buster Keaton |
| Produktisto(j) | Joseph M. Schenck |
| Scenaro | Clyde Bruckman Buster Keaton |
| Ĉefrolantoj | Buster Keaton Marion Mack |
| Produkto | Buster Keaton Productions |
| Distribuo | United Artists |
| IMDb | |
The General (el la angla lingvo: "La Generalo") estas 1927a-jara komedia silenta filmo verkita kaj direktita de Clyde Bruckman kaj Buster Keaton. Keaton ankaŭ aktoris en la filmo. La filmo estis financa katastrofo tiame, sed nun ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj filmoj faritaj.
Keaton mem faris multajn danĝerajn akrobataĵojn dum la filmo. Li saltis de trajnvagono al trajnvagono, rajdis la fronton de trajno, kaj rajdis flankan stangon, kiu kunligas la radojn (angle: coupling rod, pole: wiązar).
En 1989, The General estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial estas konservata ĉe la Usona Nacia Film-Registro.
