Garota de Ipanema

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el The Girl from Ipanema)
Saltu al: navigado, serĉo
La strando de Ipanema en 2005

The Girl from Ipanema („La knabino de Ipanema“) estas la plej konata anglalingva titolo de populara brazila muzikpeco Garota de Ipanema, kiun en 1962 komponis Antônio Carlos Jobim. La portugallingva originalo, kies tekston verkis Vinícius de Moraes, havas la samsignifan titolon Garota de Ipanema. Je la ekestotempo de la kanto, Ipanema, urboparto de Rio-de-Ĵanejro, validas kiel artista kvartalo de la brazila urbego.

Sonregistraĵo por diskeldonejo Verve de la 19-a de marto 1963 en Novjorko, kiu aperis sekvan jaron sur la muzikalbumo Getz/Gilberto, faris The Girl from Ipanema al unu el la tutmonde plej famaj kantoj de bosanovo. Al la nekutima kaj daŭra sukceso de ĉi tiu versio kontribuis la kunverkado de la renoma usona ĵaz-tenorsaksofonisto Stan Getz. Krom tio kun la brazila kantisto kaj gitaristo João Gilberto, kiun estis la preferata interpretado de Jobim preferis por la interpretado de siaj kantokomponaĵoj, ankaŭ aŭdeblas ties edzino Astrud Gilberto, kies tutmonda kariero komencis per la unuopigo de ĉi tiu peco.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Kvankam Jobim kaj Moraes jam ekde jaroj [1] – tamen nur kun modestas sukceso je la brazila publiko – estis kune verkintaj kantojn [2], male al populara mito ne montriĝas ĝuste, ke la du konceptis la pecon spontane ĉe tablo en la trinkejo Veloso. Jobim muzikigis komence tekston, kiun Moraes mallone antaŭe estis verkinta en Petrópolis; ĉar ĉi tiun unuan tekston la du kunuloj finfine malaprobis, kaj Moraes verkis preskaŭ plene transverkitan, novan version, la muziko do estas rigardenda kiel la pli malnova parto de la du fundamentaj elementoj de la kanto.[3] La granda sukceso de la kanto en Usono kaj la elmigro de Jobim tien lige kun la puĉo de la brazila armeo en 1964 rezultigis tamen ankaŭ, ke Girl from Ipanema restis la lasta komuna verko de la du.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĝenro kanto donas al komponisto la taskon, uzi siajn muzikajn rimedojn tiamaniere, ke ili povas subteni kaj transporti strukturon kaj eldiron de teksto. La komponaĵo deJobim distingiĝas per ĉarma kombinaĵo el parte tre kliŝaj, parte alt-originalaj turnoj, en kiuj la komponisto priverkis karakterizaĵojn de tre malsamaj stiloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. La unua fama komuna peco de la du estis Chega de saudade (poste ankaŭ sub la anglalingva titolo No More Blues) el 1956.
  2. La brazila muzikindustrio nomis la klasikajn bosanovo-komponaĵojn de la malfruaj 1950-aj kaj fruaj 1960-aj jaroj preskaŭ senescepte samba canção, „sambo-kanto“.
  3. Castro, p. 256

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • David P. Appleby: The Music of Brazil., University of Texas Press, Austin 1983, ISBN 0-292-75068-4.
  • Ruy Castro: Bossa Nova – The Sound of Ipanema. Eine Geschichte der brasilianischen Musik. Hannibal, Höfen 2006, ISBN 3-85445-249-7.
  • John Krich: Orpheus’ Kinder. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 1995, ISBN 3-499-12659-1.
  • Claus Schreiner: Musica Popular Brasileira. Anthologisches Handbuch der populären und folkloristischen Musik Brasiliens. Tropical Music, Darmstadt 1978.
  • Claus Schreiner: Musica Brasileira. A history of Popular Music and the people of Brazil. Marion Boyars, Novjorko 2002, ISBN 0-7145-3066-2 (Überarbeitete englische Neuausgabe des vorigen Titels).
  • John Storm Roberts: Die „Latinisierung“ des Jazz. In: That’s Jazz. Der Sound des 20. Jahrhunderts, p. 231s-aj. Darmstadt 1988, ISBN 3-923639-87-2.
  • kompanteksto de la lumdisko Getz/Gilberto, 1964 (Verve V6-8545), samkiel de la prilaboraĵo el 1997 (Verve 0602498840221). En ĝi tekstkontribuaĵoj de Stan Getz, João Gilberto, Doug Ramsey kaj Gene Lees.
  • Liner Notes der LP Stan Getz: The Girl from Ipanema – The Bossa Nova Years, 1984 (Verve 823 611-1). En ĝi eroj de intervjuo de Neil Tesser kun la saksofonisto.
  • Michael Heatley: Das Mädchen aus dem Song, p. 220-223, Schwarzkopf & Schwarzkopf Verlag, Berlin 2010, ISBN 3-89602-579-1. Prikribas unuĉapitre la ekestohistorio de la kanto.
  • Axel Jungbluth: Jazz-Harmonielehre. Funktionsharmonik und Modalität. Schott, Mainz 1981, ISBN 3-7957-2412-0.
  • Werner Pöhlert: Analyse der Skalen-„Theorie“ auf Basis der Pöhlertschen Grundlagenharmonik. Zimmermann, Frankfurto ĉe Majno 1994, ISBN 3-921729-36-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]