The Kelly Family

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Kelly Family
Koverto de albumo de The Kelly Family
Koverto de albumo de The Kelly Family
Bazaj informoj
Ĝenroj folka muziko
Aktivaj jaroj 1981 - nuntempo
Eldoninto Polydor, KEL-Life
Retejo www.kellyfamily.de
Membroj

Kathy Kelly
Patricia Kelly
Jimmy Kelly
Joey Kelly
Maite Kelly

Antaŭaj membroj

John Kelly
Barby Kelly
Paddy Kelly
Angelo Kelly

vdr

The Kelly Family estas muzika grupo devene konsistanta el Barbara Ann Kelly, ŝia edzo Daniel Jerome Kelly kaj iliaj naŭ infanoj.

La jaro 1994 estis por la naŭmembra familia grupo rompa - oni vendis pli ol 4,5 milionoj da pecoj de albumoj de "Over the Hump". Antaŭ "Over the Hump" en plimulto de la landoj en Eŭropo neniu konis ilin, sed kun la eldono de tiu ĉi albumo ili trarompis en multaj landoj de Eŭropo. Baldaŭ sekvis la albumoj "Almost heaven", "Growin' up", "From their hearts". Post la eldono de "From their hearts" la historio de la grupo ŝanĝiĝis. En 2000 forlasis la grupon Kathy kaj John. En sesopo ili poste eldonis la albumon "Homerun". La grupon poste forlasis Paddy kaj per la albumo "Hope" finiĝis tute la komuna agado de grupo The Kelly Family.

Angelo, Kathy kaj Jimmy kantas soloe, Patricia kaj Maite prepariĝas por soloa kariero kaj John ludas kaj kantas kun sia edzino. El la origina naŭo nuntempe kreas The Kelly Family sole kvinopo - Joey, Kathy, Patricia, Maite kaj ankaŭ frato Paul.

La Kelly-oj senĉese prezentiĝas en koncertoj, plejparte en Germanio.

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Nomo Dato de naskiĝo Loko de naskiĝo Notoj
Daniel Jerome "Danny" Kelly 1961 Usono li havas problemojn kun la sano, neniam li koncertis
Caroline Kelly 1962 Usono ŝi laboras kiel flegistino en Usono
Kathleen Ann "Kathy" Kelly 6-an de marto 1963 Leonminster, Massachusetts, Usono ŝi havas filon (Sean *1992), ŝi prezentiĝas ankaŭ soloe
Paul Kelly 16-an de marto 1964 Usono
John Michael "Johnny" Kelly 8-an de marto 1967 Talavera de la Reina, Hispanio li havas edzinon Maite-on
Maria Patricia "Patricia" Kelly 25-an de novembro 1969 Gamonal, Hispanio ŝi estas edziniĝinta al Denis kaj ŝi havas du filojn (Alexander *2001 kaj Ignatius *2003)
James Victor „Jimmy“ Kelly 18-an de februaro 1971 Gamonal, Hispanio li havas edzinon Maike-on kaj du filinojn (Aimee *2006 kaj Maire *2008)
Joseph Maria “Joey" Kelly 20-an de decembro 1972 Toledo, Hispanio edzino Tanja, ili havas du filojn (Luke *2000 kaj Leon *2004) kaj unu filinon (Lilian *2006)
Barbara Ann „Barby“ Kelly 28-an de aprilo 1975 Belascoain, Hispanio ŝi forlasis la bandon en 2002
Michael Patrick „Paddy“ Kelly 5-an de decembro 1977 Dublin, Irlando nun li vivas en Francio
Maite Star Kelly 4-an de decembro 1979 Berlino, Germanio edzo Florent, ili havas du filinojn (Agnes *2006 kaj Josephine *2008)
Angelo Gabriele Kelly 23-an de decembro 1981 Pamplona, Hispanio edzino Kira, ili havas filon (Gabriel *2001) kaj du filinojn (Helen *2002 kaj Emma *2006)