The Life of Birds

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Life of Birds (la vivo de birdoj) estas serio de prinaturaj dokumentaj filmoj fare de BBC verkita kaj prezentita de fama David Attenborough, unue elsendita en Granda Britio el la 21a de oktobro 1998.

Temas pri studo pri evoluo kaj kutimaro de birdoj, nome la trua el la specialaj studoj de Attenborough sekve de lia ĉefa trilogio kiu ekis per Life on Earth (vivo surtera). Ĉiu el la dek 50-minutaj epizodoj studas kiel la granda vario de birdoj en la mondo kongruas kun diferenca aspekto de la ĉiutaga ekzisto.

La serio estis kunproduktorita kunlabore inter BBC Worldwide Americas Inc. kaj PBS. La plenuma produktoro estis Mike Salisbury kaj la muziko estis komponita de Ian Butcher kaj Steven Faux.

Kiel parto de la programserio 'Life' de Attenborough, ĝi estis antaŭata de The Private Life of Plants (la privata vivo de plantoj, 1995), kaj sekvata de The Life of Mammals (la vivo de mamuloj, 2002). Antaŭ la elsendo de tiu lasta, David Attenborough prezentis la seriojn State of the Planet (stato de la planedo, 2000) kaj rakontis aŭ komentis por The Blue Planet (la blua planedo, 2001).