The Lost Gardens of Heligan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ĝangalo

The Lost Gardens of Heligan (La Perditaj Ĝardenoj de Heligan) estas ege populara vizitejo en la angla provinco de Kornvalo.

Originale poseditaj de la Tremayne familio, la ĝardenoj neglektiĝis post la Unua mondmilito ĝis Tim SMIT, fondinto de la Eden Project, kaj grupo de entuziasmuloj decidis revigligi la ĝardenojn al antaŭa gloro. Ilia peno estis elstara sukceso, ne nur por la ĝardenoj sed la loka ekonomio profitas de kromaj laborŝancoj. Nuntempe vidiĝas grandioza kolekto de maljunaj rododendroj kaj kamelioj, serio de lagoj plenitaj de centjaraĝa pumpilo, ĝardenoj de floroj kaj legomoj kaj impona sovaĝejo “La Ĝangalo” plenita de subtropikaj filikoj. Ankaŭ troviĝas la sola restanta ananasa truo en Eŭropo, varmigita per putranta sterko.