The Monkees

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Monkees (pron. daMANkiz; signifas La Simijoj) estas usona pop-rok-muzika bando kreita de la televida industrio en 1966 por kapitaligi la popularecon de The Beatles ktp. Ili rolis en samnoma televida programo 1966-1968, kaj daŭris registri muzikaĵojn ĝis 1970. En 1971 ili formale malfondiĝis, sed poste plurfoje rekuniĝis. La kvaropo konsistis el tri usonanoj (Micky Dolenz, Michael Nesmith, and Peter Tork), kaj anglo Davy Jones. Inter iliaj internacie konataj kantoj estas "(Theme From) The Monkees", "Last Train to Clarksville", "I'm a Believer", "(I'm Not Your) Steppin' Stone", "Pleasant Valley Sunday" kaj "Daydream Believer". Vendiĝis tutmonde pli ol 65 milionoj da ekzempleroj de iliaj sonregistraĵoj.[1]

Citaĵoj

  1. Micky Dolenz at corporateartists.com

Eksteraj ligiloj