The Old Dark House

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Old Dark House
filmo
Originala titolo The Old Dark House
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1932, 19 okt. 1932, 20 okt. 1932, 3 dec. 1932, 6 feb. 1933
Ĝenro hororkomedio, horora filmo, filma dramo
Kameraado Arthur Edeson
Reĝisoro(j) James Whale
Produktisto(j) Carl Laemmle Jr.
Scenaro R. C. Sherriff
Loko de rakonto Kimrio
Rolantoj Boris Karloff • Melvyn Douglas • Charles Laughton • Gloria Stuart • Raymond Massey • Lilian Bond • Ernest Thesiger • Eva Moore
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

The Old Dark House estas usona, horora filmo aperinta en 1932 kaj reĝisorita de James Whale. Ĝi prezentas la aktoron Boris Karloff, kaj estis produktita nur unu jaron post la sukceso de Frankenŝtejno. La filmo baziĝas sur romano titolita Benighted, verkita en 1927 de J. B. Priestley. La scenaro estis verkita de R.C. Sherriff kaj Benn Wolf Levy. La filmo plenas je humuraj, subtilaj dialogoj.

Inter aliaj famaj aperantaj aktoroj estas Charles Laughton, Ernest Thesiger, Raymond Massey kaj Gloria Stuart. Malgraŭ la apero de Karloff, The Old Dark House spertis grandan malsukceson en Usono. Ĝi tamen estis sukcesa en la denaska Anglio de Whale, kie la spektantaro pli bone perceptis la ironian, apartan humuron de la reĝisoro.