La Pasiono de Kristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el The Passion of the Christ)
La Pasiono de Kristo
filmo
Originala titolo The Passion of the Christ
Produktadlando  Usono
Originala lingvo aramea lingvo
latina lingvo
hebrea lingvo
Kina aperdato 25-a de februaro 2004
Daŭro 127 minutoj
Ĝenro Dramo/Historio
Kameraado Caleb Deschanel
Buĝeto Usona $30 milionoj
Reĝisoro(j) Mel Gibson
Produktisto(j) Bruce Davey
Mel Gibson
Stephen McEveety
Scenaro Benedict Fitzgerald
Mel Gibson
Filmita en  Italio
Loko de rakonto Israelo
Muziko de John Debney
Gingger Shankar
Jack Lenz
Ĉefrolantoj Jim Caviezel
Maia Morgenstern
Monica Bellucci
Hristo Naumov Shopov
Mattia Sbragia
Rosalinda Celentano
Produktinta firmao Icon Productions
Distribuo Newmarket Films kaj aliaj
IMDb
vdr

La Pasiono de Kristo estas filmo reĝisorita de Mel Gibson pri la lastaj dek du horoj de la vivo de Jesuo de Nazareto, surekranigita printempe de 2004.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 30 en la komuna epoko, en la provinco romia Palestino, obskura lignaĝisto juda nomita Jesuo de Nazareto estis ekinstruanta publike kaj proklamis la alvenon de "Regno de Dio". Jarcentojn la juda popolo estis atendanta la aperon de promesita liberiganto konata kiel la Mesio - persono kiu restaŭrigus la originan dignon de la judoj, kaj liberigus ties sanktan hejmlandon de ĉia malbono kaj malespero. En la mensoj de pluraj judoj, Jesuo ŝajnis esti tiu Mesio. Havante grupon da diŝciploj de li elektitan, Jesuo estis ekaltiranta el la plebaro de Galilejo kaj Judeo grandegan sekvantaron, kiu fine laŭdis lin kiel ties Mesio kaj Reĝo. Jesuo tamen ankaŭ havis multe da malamikoj ĉe Jerusalemo. La Sinedrio, reganta senato, kies anoj estis la ĉefaj princoj judoj kaj la Fariseoj, konspiris por Jesuon mortigi.

Helpite de Judaso Iskarioto, mem diŝciplo de Jesuo, la Sinedrio sukcesis aresti Jesuon kaj lin transdonis al la sekulara instanco romia pro malsubteneblaj akuzoj de ŝtatperfido kontraŭ Romio. Kvankam Jesuo konstante deklaris ke lia Regno estis ĉiela kaj spirituala, la Romia gubernisto Pontio Pilato, timanta ke tumulto okazus, ordonis ke Jesuo estu ekster la urbon kondukita kaj krucumita kiel krimulo.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

  • Historia precizeco (fidindeco) - la filmo estis sekvita de miksitaj reagoj. Male al lia komerca sukceso kaj la subteno kiun li ricevis de kristanaj komunumoj en Usono kaj ĉirkaŭ la mondo, estis tiuj kiuj akuzis Gibson je intence distordado de la faktoj kiuj aperas en la fontoj. Gibson diris ke lia unua devo estis aliĝi al kio estis dirita en la Sanktaj Skriboj, sed preter tio, kaj tiel longe kiel ĝi ne kontraŭdiris la fontojn, li prenis artan liberecon.
  • Antisemitismo - Asertoj ke la filmo enhavis antisemitan enhavon. La sekcio de interreligiaj rilaton de la La usona juda Ligo Kontraŭ-Kalumnio spektis fruan version de la filmo kaj oficiale akre kondamnis ĝin.
  • Perforto - Alia aserto farita kontraŭ la filmo estas ke ĝi estas nekutime perforta. Dek minutoj de la filmo estas dediĉitaj al la vipado de Jesuo, priskribita en la Nova Testamento en ununura verso en tri el la Evangelioj. Filmkritikisto Roger Ebert donis al la filmo la plej altan poentaron en ĝia rangigsistemo, sed notis ke ĝi estas la plej perforta filmo kiun li vidis kaj ke almenaŭ 80% de ĝi traktas perforton. Similaj akuzoj estis faritaj fare de aliaj kritikistoj.