The Police

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Police
Bazaj informoj
Deveno Ŝablono:Flagicon Londono, Anglio
Ĝenroj Rokmuziko
Nova ondo
Aktivaj jaroj 19771984
2007 – nuntempo
Eldoninto Illegal, A&M, Polydor
Parencaj
temoj
Oysterhead
Gizmo
Retejo www.thepolice.com
Membroj

Sting
Andy Summers
Stewart Copeland

Antaŭaj membroj

Henry Padovani

vdr

The Police estas brita muzikgrupo, kiu havis esencan influon al rok-muziko en la malfruaj 1970-aj kaj fruaj 1980-aj jaroj. Kune kun la grupo The Talking Heads, The Police estas konsiderata la plej grava muzikgrupo de la post-punka kaj novonda erao. Unue la muziko de The Police estis inspirita de regeo kaj skao, poste la triopo ankaŭ eksperimentis per ĵazo kaj mondmuziko.

Kompare al aliaj muzikgrupoj de sia tempo, la muzika nivelo de The Police estis rimarkeble pli alta. Ĉiuj tri membroj (Stewart Copeland, Sting kaj Andy Summers) estis elstaraj muzikistoj. La grupo neniam oficiale disiĝis, sed ne plu aktivis depost 1986.

Aktualaĵoj

La tri membroj de la grupo, kiuj faris solokarierojn ekde sia disiĝo en 1984, anoncis sian decidon de reformiĝo dum ekzercado videbla por la publiko, lunde 12-an de februaro 2007 en la fama ĉambro de Los-Anĝeleso Whisky a Go-Go. Se vi petis al mi, la hieraŭon de la tago kiam mi decidis, mi dirus 'vi estas freneza, mi havas spiriton alian', klarigis Sting, basisto kaj kantisto de la grupo.

Mi vekiĝis matene antaŭ ĉirkaŭ tri monatoj, kaj eta lumo eklumiĝis en mia kapo: 'mi alvoku Andy kaj Stewart por diri ke ni devus turnei'.

La grupo muzikis tutmonde en stadionoj, grandaj spektaklejoj kaj festivaloj dum tiu turneo post la 28-a de majo 2007 en Vancouver (Kanado). La turneo okazas en Eŭropo en septembro kaj oktobro, antaŭ ol reveni al Ameriko. Datoj eble estos aldonitaj al Sudameriko, Meksiko kaj Aŭstralio.

Sting, Summers kaj Copeland nur ludos malnovajn famegajn kantojn kaj ne inkluzivos kantojn el siaj solokarieroj. Parto de la profito de la turneo estos donita al la ne-registara organizo WaterAid, kiu laboras por la aliro de la malriĉaj popoloj al trinkakvo.

Membroj

Albumoj

  • 1978: Outlandos d'amour
  • 1979: Reggatta de blanc
  • 1980: Zenyatta mondatta
  • 1981: Ghost in the machine
  • 1983: Synchronicity
  • 1986: Every breath you take - the singles
  • 1992: Greatest Hits
  • 1995: Live!
  • 1998: Message in the box (kesto: tuto kun duaj flankoj de gramofondiskoj (45-rotacioj po minuto) kaj kelkaj muzikaĵoj koncertaj)

Eksteraj ligiloj