The Review of Reviews

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Review of Reviews (Novjorko), 1896

The Review of Reviews estis anglalingva monata revuo, eldonita de William Thomas Stead.

Ekde aŭtuno 1902 ĝi regule prezentis informojn pri Esperanto en angla lingvo kaj specimenojn en Esperanto por tradukekzercoj de la legantoj.

Sub la adreso de la eldonejo en Londono Mobray House, Norfolks Street, estis eldonataj kaj vendataj diversaj libroj en Esperanto, precipe lernolibroj. En salono de la eldonejo okazis la unuaj kunsidoj de la Londona Esperanto Klubo.

legebla