The Road Goes Ever On (kanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

«The Road Goes Ever On», estas titolo kiu aludas al pluraj kantoj pri piediradoj aŭ piedirantoj kiujn la verkisto brita J. R. R. Tolkien skribis por krei specialan etoson en la rakontoj de sia legendarium. La tekston originalan de tiuj kantoj kreis la hobito Bilbo Baginzo. La unua de tiuj kantoj aperas en la romano La Hobito, kaj malsamaj versioj de tiu kanto estis aldonitaj poste fare de Tolkien en la La Mastro de l' Ringoj, kune kun aliaj similaj kantoj pri piedirado.

En La Hobito[redakti | redakti fonton]

La originala versio de la kanto estis kantita de Bilbo en la lasta ĉapitro de La Hobito, je la fino de la vojaĝo reen al La Provinco dum supreniris monteton, Bilbo rigardas sian hejmon en la malproksimo, li haltas kaj kantas:

Citaĵo
 Vojoj pluen serpentumas

trans la rokojn, sub arbaron,
kavernoj, kie sun' ne lumas,

kie roj' ne trovas maron, [...] 

— Tolkien, 2013.[1]

En La Mastro de l' Ringoj[redakti | redakti fonton]

Tolkien aldonis tri malsamajn versiojn de ĉi tiu kanko en La Mastro.

La unua estas kantita de Bilbo kiam li forlasas La Provincon. Bilbo lasas la Unu Ringon al sia nevo Frodo, poste li pretiĝas por iri al Rivendelo kaj fini sian libron:

Citaĵo
 La Vojo ĉiam plu pilgrimas

ekde la pordo de l' komenco.
La Vojo jam tre malproksimas,
kaj mi ĝin sekvos, laŭ intenco,
per ritma viglo de l' paŝadoj,
ĝis en vojegon ĝi devias
ĉe l' renkontiĝ' de multaj padoj.

Kaj poste kien? Mi ne scias.- 

— Tolkien, 2007.[2]

La dua versio estas ekzakte la sama, sed en la originala angla versio[3] kaj kelkaj aliaj tradukoj [4], parto de la kanto ŝanĝas por esprimi iom da laceco pri la vojo piedironta. Ĉi tiu versio estas kantita de Frodo laŭte kaj malrapide, kvazaŭ se li parolus al si mem, kiam li kaj siaj hobitaj amikoj estas forlasontaj La Provincon.

La tria versio estas kantita de Bilbo ĉe Rivendelo, post kiam la hobitoj revenas el siaj aventuroj. Bilbo tiam estas tre maljuna kaj dormema hobito, kaj flustras la versojn dum li endormiĝas:

Citaĵo
 La Vojo ĉiam plu pilgrimas

suben de l' pordo de l' komenco
La Vojo jam tre malproksimas,
aliaj sekvu, laŭ intenco!
Ili vojaĝon novan iru,
sed mi finfine lacpiede
jam al taverno luma stiru,

ripoz' vespera dormoscede.

— Tolkien, 2007.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tolkien, J. R. R. (2013) La Hobito. Sezonoj.
  2. Tolkien, J. R. R. (2007) La Kunularo de l' Ringo. Sezonoj.
  3. Tolkien, J.R.R. [julio 1954] The Lord Of The Rings. I. The Fellowship of the Ring (angle). George Allen & Unwin. ISBN 345-24032-4.
  4. Tolkien, J.R.R. [majo 1978] El Señor de los Anillos. I. La Comunidad del Anillo, trad. Luis Domènech (hispane), Capellades: Ediciones Minotauro. ISBN 84-450-7033-9.
  5. Tolkien, J. R. R. (2007) La Reveno de l' Reĝo. Sezonoj.