The Science of Discworld

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Science of Discworld (esperante "La Scienco de Diskmondo") estas libro verkita en 1999 de la romanisto Terry Pratchett kaj de la popularaj sciencverkistoj Ian Stewart kaj Jack Cohen. Du sekvaĵoj, The Science of Discworld II: The Globe kaj The Science of Discworld III: Darwin's Watch, estis plenumitaj de la samaj verkistoj. La libro sinsekve proponas bildigon de absurda mondo nomita Discworld kaj pli seriozajn sciencajn klarigojn post ĉiu ĉapitro.

Tiu libro celas samtempe amuzi kaj instrui la leganton. La kovrilpaĝo de la libro, desegnita de Paul Kidby, estas parodio de la fama pentraĵo Eksperimento pri birdo en aerpumpilo, plenumita en 1768 de Joseph Wright of Derby kaj videbla en la Nacia Galerio de Londono.