The Sims

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Sims
Disvolvo Maxis
Eldoninto Electronic Arts
Ĝenro vivo-simula ludo
vdr

The Sims estas serio da komputilludoj kiu simulas socian aktivecon. Interalie, la ludanto krei kaj manipuli virtualajn rolfigurojn, konstrui domon por ili, aĉeti la meblaron kaj dezajni ĝardenon. Diversaj versioj de The Sims ĝuis grandan komercan sukceson kaj, ĝenerale, pozitive taksataj de la kritiko.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La ludo ne havas strikte difinitan celon.

Oni devas gvidi diversajn aspektojn de la vivo de la roluloj "simoj" kiel ekzemple, trovi koramik(in)on, karieron, gajni monon, ktp. La "simoj" havas sep bazajn bezonojn: manĝado, socia interago, amuzo, bona ekstera etoso, dormemo, komforto kaj uzo de la necesejo. Por kontentigi tiujn necesojn oni interagas kun diversaj objektoj kaj aliaj "simoj". Ekzemple, televidilo plibonigas la staton de amuzo kaj lito tiun de dormemo. Kelkaj versiojn aldonas vivcelojn aŭ defiojn kies atingo donas pli da feliĉo da la rolulo. La roluloj povas agi memstare se ili ne ricevas ordonojn de la ludanto.

En la ludo ekzistas virtuala valuto, la "simelodeon". Oni povas gajni ĝin ĉefe per laborado kaj ĝi ebligas aĉetadon, konstruadon kaj konsumadon. Ĝenerale ju pli kosta estas varo, des pli ĝi efikas kaj kontentigas la rolulojn. La plenkreskuloj povas disvolvigi profesian karieron en diversaj kampoj kaj ricevi ĉiutagan salajron. La infanoj devas iri al lernejo.

La "simoj" povas morti pro diversaj kialoj, kiel interalie elektroŝoko, sufokiĝo, malsato, malsano aŭ maljuno (dependanta de la versio) ankaŭ ili povas naski aŭ adopti idojn.

Versioj[redakti | redakti fonton]

Oni lanĉis ĝis nun 4 gravajn ĉefajn versiojn por hejmaj komputiloj. Por tiuj, oni kreas plurajn amplektigojn por ĉiu ludo, vendataj aperte, instaleblaj sur la originala ludo, kiuj vastigas la eblojn. Krom tiuj, aperis aliaj versioj por diversaj platformoj (ludkonzoloj, tabelkomputiloj, ktp) kaj celoj (reta ludado)

Ĉefa serio[redakti | redakti fonton]

  • The Sims (jaro 2000)
    • Livin' Large (2000)
    • House Party (2001)
    • Hot Date (2001)
    • Vacation (2002)
    • Unleashed (2002)
    • Superstar (2003)
    • Makin' Magic (2003)
  • The Sims 2 ( 2004)
    • University (2005)
    • Nightlife (2005)
    • Open for Business (2006)
    • Pets (2006)
    • Seasons (2007)
    • Bon Voyage (2007)
    • Free Time (2008)
    • Apartment Life (2008)
  • The Sims 3 (jaro 2009)
    • World Adventures (2009)
    • Ambitions (2010)
    • Late Night (2010)
    • Generations (2011)
    • Pets (2011)
    • Showtime (2012)
    • Supernatural (2012)
    • Seasons (2012)
    • University Life (2012)
    • Island Paradise (2013)
    • Into the Future (2013)
  • The Sims 4 (jaro 2014)

Aliaj ludoj[redakti | redakti fonton]

  • The Sims Online (funkcianta de 2002 ĝis 2008)
  • Serio The Sims Life Stories (de 2007)
  • The Sims FreePlay (por tabulkomputiloj, 2011)
  • The Sims Medieval (2011)
  • The Sims Social (Por "Facebook", funkcianta de 20011 ĝis 2013)
  • Serio MySims (ekde 2007, por ludkonzoloj Wii, Nintendo DS kaj poŝtelefono)

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]