The Smashing Pumpkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Smashing Pumpkins[1] estas usona alternativ-muzika bando, kiu formis en Ĉikago je 1988. Kvankam la grupo travivis plurajn ŝanĝojn al ĝia vico, The Smashing Pumpkins konsistis el Billy CORGAN (ĉefa kantisto/ritma gitaro), James IHA (ĉefa gitaro/subtena kantisto), D'arcy WRETZKY (basgitaro/subtena kantisto), kaj Jimmy CHAMBERLIN (drumo/frapinstrumentoj) dum la plejparta registranta-kariero de la bando.

Malkonfesinte la punkaj radikoj kunhavitaj de multe da iliaj alternativ-muzika samepok-grupoj,[2] la Pumpkins havas diversan, dense tavoliĝintan, kaj gitar-pezan sonon, enhavanta elementojn de gotmuziko, metalroko, sonĝa pop-muziko, psikedela muziko, progresiva roko, ŝu-rigardeganta-stila produktado, kaj, en malfruaj registraĵoj, elektronika muziko. Frontulo Billy CORGAN estas la ĉefa kantverkisto de la grupo--lia luksa muzika ambicioj kaj elpurigaj tekstoj formis la albumojn kaj kantojn de la bando, kiuj priskribiĝis kiel "angoraj, kontuzitaj raportoj el la inkuba-lando de Billy CORGAN."[3]

The Smashing Pumpkins enrompiĝis en la muzikan ĉeffluo per ilia dua albumo, Siamese Dream (Siama Sonĝo). La grupo kreskigis ĝian ĉeestantaron per vastaj turneoj kaj ĝia sekvanta albumo, la duobla albumo Mellon Collie and the Infinite Sadness[4] de 1995, debutis kiel n-ro unu en la Billboard listoj. Kun proksimume 18,3 milionoj da albumoj venditaj en Usono sole je 2006,[5] The Smashing Pumpkins estis unu el la plej komerce sukcesaj kaj recenze aklamitaj bandoj je la 1990-oj.[6] Tamen, interna batalado, uzado de drogoj, kaj malgrandiĝa vendado malhelpis la bandon kaj iniciatis disigon de 2000. Je aprilo 2006, la bando oficiale anoncis, ke si reunuiĝis kaj registris novan albumon. Revenintaj membroj Billy CORGAN kaj Jimmy CHAMBERLIN kuniĝis de novaj aldonoj Jeff SCHROEDER (gitaro) kaj Ginger REYES (basgitaro) je 2007por turnei subtenante ilia nova eldono, Zeitgeist.[7]

Referencoj

    • La angla adjektivo "smashing" povas havi du sencojn: "frakasanta" (t.e. faranta la ago de frakaso) kaj "bonega" aŭ "impona." La unua senco estas preskaŭ sensencaĵo kiam uzata kuntekste (La Frakasanta Kukurbo kontraŭ La Bonega Kukurbo); do, kutime la nomo tradukiĝas dua-maniere. Tamen, la unua senco aludas la agon de frakaso de kukurbo, kiu estas ofta petolaĵo dum Haloveno.
    • Kvankam ofte aludata kiel simple "Smashing Pumpkins," kaj nomita tiel sur la kovroj de Gish and Siamese Dream (kaj koneksaj unuopaĵoj), la nomo de la bando kutime prezentiĝas kiel "The Smashing Pumpkins," ekskluzive tiel inter Earphoria de 1994 kaj Machina II de 2000. Tamen, la kovro de ilia plej nova albumo, Zeitgeist, aperigas la nomon sen la difina artikolo.
  1. ROGERS, Ray. "Smashing Pumpkins [intervjuo]," Intervjuo. Februaro 1996. Retrovita je la ll-a de marzo 2007. (angle)
  2. SHAW, William. "Appetite for Destruction" ("Apetito por Detruado"). Details (Detaloj). Decembro 1993.
  3. Tiu titolo estas kalemburo en la angla. Laŭvorte, ĝi signifas Melono-Ŝafhundo kaj la Infinita Malĝojo, sed la unuaj du vortoj "Mellon Collie" estas homofono de la vorto "melancholy" ("melankolio").
  4. Top Artists (Ĉefaj Artistoj). Recording Industry Association of America (Registranta-Industria Asocio de Usono) (RIAA.com). La 31-a de julio 2006. Retrovita je la 26-a de septembro 2006. (angle)
  5. Estas malakordaj raportoj pri la tutmonda vendado de la Pumpkins ĉe la fojo de ilia disigo: Jim DEROGATIS, je decembro 2000, raportis sumon de "dudek du milionoj da kopioj venditaj." David FRICKE, dum tiu sama monato, priskribis la fakton, ke la bando havis "pli ol dudek kvin milionoj da diskoj venditaj tutmonde." Vidu: DEROGATIS, Jim. Milk It!: Collected Musings on the Alternative Music Explosion of the 90's (Melku ĝin! Kolektitaj Meditadoj pri la Alternativ-Muzika Eksplodo je la 90-oj). Kembriĝo: Da Capo, 2003. p. 89. Ankaŭ vidu: FRICKE, David. Smashing Pumpkins Look Back in Wonder (Smashing Pumpkins Retrorigardas Mire). RollingStone.com. La 22-a de decembro 2000. Retrovita je la 25-a de oktobro 2006. (angle)
  6. Germane: laŭvorte Temp-Fantomo, kiu kutime signifas La Spirito de la Epoko.

Ŝablono:Ĝermo-muziko

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda