The Strokes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Strokes
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
The Strokes 2002

The Strokes (La batoj) estas usona rokmuzika grupo formita en 1998 en Novjorko. La grupo konsistas el Julian Casablancas (ĉefkantisto), Nick Valensi (gitaro), Albert Hammond, Jr. (gitaro), Nikolai Fraiture (basgitaro) kaj Fabrizio Moretti (tamburoj kaj perkutado). La Batoj estis nomumita kiel unu el la plej eminentaj kaj influaj rokmuzikaj grupoj aperintaj en la 21-a jarcento.

Post la publikigo de ilia debutalbumo Is This It en 2001, la grupo ricevis multajn favorajn kritikojn. Ekde tiam, la grupo konservis grandan admirantaron, plejparte en Britio, Usono, Kanado kaj Aŭstralio. Kelkaj membroj komencis fari plurajn flankajn projektojn, kvankam kvara albumo estis publikigita la 22-an de marto 2011.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Is This It (2001)
  • Room on Fire (2003)
  • First Impressions of Earth (2005)
  • Angles (2011)
  • Comedown Machine (2013)
  • The New Abnormal (2020)