The Times

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Times (Tajmzo, t.e. «La tempoj») estas ĉiutaga tutlanda gazeto eldonata en Britio de post 1785, kiam ĝi estis ankoraŭ konata kiel The Daily Universal Register. The Times kaj ties gazetfrato The Sunday Times estas eldonataj de la firmao Times Newspapers Limited, filio de News International. News International estas entute posedata de la grupo News Corporation, estrata de Rupert Murdoch.

Ĝi inspiris la titolojn de multaj alilandaj gazetoj, interalie The New York Times, The Times of India, kaj The Irish Times.

Eksteraj ligiloj