The Velvet Underground

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Velvet Underground

Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

The Velvet Underground estis usona rok-bando, aktiva inter 1964 kaj 1973, formita en Novjorko fare de Lou Reed kaj John Cale.

Kvankam ili havis malmultan komercan sukceson tiam, la bando estas ofte citita kiel unu el plej gravaj kaj influaj grupoj de ĉiuj tempoj.[1] En 1982, Brian Eno diris ke dum la unua albumo de Velvet Underground vendis nur 30,000 kopiojn en siaj komencaj jaroj, "ĉiu kiu aĉetis unu el tiuj 30,000 kopiojn formis bandon."[2]

Andy Warhol dekomence administris la Velvet Underground kaj ĝia sidejo estis lia hejmo kaj studio, the Factory; famis la eventoj nomitaj Exploding Plastic Inevitable okazintaj el 1966-1967. La provoka vortumado de kelkaj el la kantoj de la bando havigis ian nihilisman rigardon al kelko el ties muziko.[3][4]

Ties komenca albumo de 1967 nome The Velvet Underground & Nico (kiu aperigis germanan kantiston Nico, kun kiu la bando kunlaboris), estis nomita la 13a el la 500 Plej Grandaj Albumoj de ĉiuj tempoj, kaj la "plej profeta rok-albumo iam farita" fare de la gazeto Rolling Stone en 2003.[5][6] In 2004, Rolling Stone ranked the band No. 19 on its list of the "100 Greatest Artists of All Time".[7] La bando estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1996, fare de Patti Smith.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richie Unterberger, "The Velvet Underground", Allmusic, alirita la 29an de Aprilo, 2007 [1].
  2. McKenna, Kristine. Eno: Voyages in Time & Perception. 'Musician' (Oktobro 1982). Alirita 8a de novembro 2012. “I was talking to Lou Reed the other day and he said that the first Velvet Underground record sold 30,000 copies in the first five years. The sales have picked up in the past few years, but I mean, that record was such an important record for so many people. I think everyone who bought one of those 30,000 copies started a band!”.
  3. Heylin, Clinton. (2005) All Yesterdays' Parties: the Velvet Underground in Print, 1966-1971. Da Capo Press, p. 99. ISBN 0-306-81365-3.
  4. Blond, Phillip. (1998) Post-Secular Philosophy: Between Philosophy and Theology. Routledge, p. 191. ISBN 0-415-09778-9.
  5. RS 500 Greatest Albums Arkivigite je 2008-06-23 per la retarkivo Wayback Machine 18a de Novembro, 2003.
  6. 13-The Velvet Underground and Nico Arkivigite je 2010-04-10 per la retarkivo Wayback Machine Rolling Stone, 1a de novembro 2003
  7. Julian Casablancas, "The Velvet Underground" (No. 19) Arkivigite je 2009-04-14 per la retarkivo Wayback Machine, en "The Immortals: The First Fifty" Arkivigite je 2010-04-11 per la retarkivo Wayback Machine, Rolling Stone, No. 946 (15a de Aprilo, 2004), alirita la 29an de Aprilo, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]