Thea Beckman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thea Beckman en 1974

D-ino Thea Beckman (Roterdamo, 23-a de julio 1923Bunnik, 5-a de majo 2004) estis nederlanda verkistino de libroj por infanoj kaj junuloj.

Ŝi naskiĝis kiel Thea Petie kaj edziniĝis kun Dirk Hendrik Beckmann, kun kiu ŝi havis du filojn kaj unu filinon. Ŝi uzis la nomon Thea Beckman (kun nur unu n), ĉar la eldonisto opiniis la nomo Beckmann tro germaneca.

La plej konata libro de Beckman estas Kruistocht in spijkerbroek (Krucmilito en ĝinzo) de 1973 por kiu ŝi ricevis diversajn premiojn. En 2006 ĝi estis adaptita al kineja filmo kun la ĉefaj aktoroj Joe Flynn kaj Stephanie Leonidas.

Eksteraj ligiloj