Thelma Ritter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thelma Ritter
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1902 (1902-02-14)
en Broklino
Morto 5-an de februaro 1969 (1969-02-05) (66-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater American Academy of Dramatic Arts • John Jay Educational Campus vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • ĝenra aktoro • teatra aktoro • aktoro vd
Aktiva dum 1926– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thelma RITTER (14a de februaro 19025a de februaro 1969) estis usona aktorino, plej bone konata pro siaj komediaj roloj kiel laboristklasaj roluloj kun forta akĉento de Novjorko. Ŝi ricevis ses nomumojn por Oskar-premio pro plej bonkvalitaj duarangaj aktorinoj, kaj ricevis unu Premion Tony pro plej bonkvalitaj ĉefaj aktorinoj en muzikalo.

Mankiewicz donis al Ritter la rolon de "Birdie" en All About Eve (1950), kio havigis al ŝi Oskar-nomumon. Dua nomumo sekvis pro sia rolo en la komedifilmo de Mitchell Leisen nome The Mating Season (1951) kun Gene Tierney kaj John Lund.

Premio kaj nomumoj[redakti | redakti fonton]

Ritter estis nomumita por Oskar-premio ses fojojn, kaj estis unu el la tri aktorinoj (ligite kun Deborah Kerr kaj Glenn Close) plej nomumita inter nevenkintoj. La nuna rekordo inter ĉiuj aktoroj estas Peter O'Toole kun ok nomumoj sen venki, sekve de Richard Burton kun sep nomumoj.

Oskar-premioj[redakti | redakti fonton]

Nomumita por Oskar-premio pro plej bonkvalitaj duarangaj aktorinoj pro:

  • All About Eve (1950)
  • The Mating Season (1951)
  • With a Song in My Heart (1952)
  • Pickup on South Street (1953)
  • Pillow Talk (1959)
  • Birdman of Alcatraz (1962)

Premio Emmy[redakti | redakti fonton]

Nomumita por Premio Emmy, kiel plej bonkvalita duaranga aktorino pro televida produkto en The Catered Affair.

Premio Ora Globo[redakti | redakti fonton]

Nomumita por Ora Globo kiel plej bonkvalita duaranga aktorino pro:

  • All About Eve (1950)
  • The Mating Season (1951)
  • Boeing Boeing (1965)

Premioj Tony[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis unu Premion Tony pro plej bonkvalitaj ĉefaj aktorinoj en muzikalo (1957) pro New Girl in Town en rara ligo (kun sia kunaktoro, Gwen Verdon).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]