Thelonious Sphere Monk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thelonious Sphere Monk

Thelonious Sphere MONK [selonius sfer' monk]. Usonano pianisto, orkestrestro kaj komponisto (10-a de oktobro 191717-a de februaro 1982. Li eklernas pianon ekde 7-a jaraĝo. Adoleskanta, li akompanas sian patrinon, kiu kantas en batista preĝejo. En la jaroj tridek, li gajnis konkurson por amatoroj en la Apollo. Post mallongaj studoj en la "Julliard School", en 1939, li ludas kun la kvarteto de la drumisto Keg Purnelle. Poste, li ludas kun Kenny Clarke [keni klark] (drumisto), kaj laboras en jaza klubo, la "Minton's", kie li renkontas Dizzy Gillespie [didzi gilespi] kaj Charlie Parker [ĉarli parker]. Kune kun ili inventas la bopon. Li registras siajn unuajn diskojn en oktobro 1944 kun Coleman Hawkins [kolman aŭkins]. Li ludas en la orkestro de Dizzy Gillespie en 1946, kaj dum 1947, fine li registras sub sia nomo. Poste, li estas mondkonata, ludas tra la mondo kun la plej famaj ĵazistoj ĝis 1972, jaro kiam li frakasas sian pianon kaj enfermiĝas en absoluta muteco ĝis sia morto.

Monk estas unu el la plej famaj komponistoj de la 20-a jarcento. Li elpeli kune melodion, harmonion kaj ritmon. Li ludis al plej alta grada la arton pri disonanco. Li skribis sesdek verkoj, la plej famaj estas : 'Round Midnight, Blue Monk, Straight No Chaser.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda