Theodor Čejka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Čejka
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1878 (1878-01-10)
en Holešov, Moravio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 26-an de novembro 1957 (1957-11-26) (79-jaraĝa)
en Chvalčov,  Ĉeĥoslovakio
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Československý státní koedukační ústav učitelský v Příboře
Familio
Infano Mirek Čejka
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • eldonisto
Esperanto
Esperantisto numero 4707
vdr

Theodor R. ČEJKA (naskiĝis kiel Theodor Nepomuk ČEJKA la 10-an de januaro 1878 en Holešov,[1] mortis la 26-an de novembro 1957 en Bystřice pod Hostýnem) estis lernejestro en Bystřice pod Hostýnem kaj nestoro de la Esperanto-movado en la ĉeĥaj landoj – fakte ĝia fondinto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Theodor Čejka en familia rondo (13-an de aŭgusto 1944)

Čejka estis filo de ĝendarmo Jan Čejka (laŭ gepatroj el Bučovice kaj Jevíčko) kaj lia edzino Josefa Očadlíková (filino de teksisto el Holešov).[1] Post lia naskiĝo, la patro estis translokita al Hukvaldy, kie li travivis la tutan infanaĝon. Inter la jaroj 1893-1898 li studis kaj abiturientiĝis en instituto por instruistoj en Příbor apud Nový Jičín. Poste li fariĝis instruisto ĉe knaba lernejo en Bystřice pod Hostýnem, kie li instruis inter 1898 kaj 1937. Li enkondukadis novajn metodojn de instruado, kulturis turismon, skiadon kaj bicikladon, ekkonadon de la naturo, civitanan respondecon. Dum la unua mondmilito li laboris en armea centro de Ruĝa Kruco en la ĉefepiskopa palaco de Kroměříž. La 13-an de novembro 1919 li eksiĝis el la romkatolika eklezio.[1] La 26-an de januaro 1925 li ligis civilan geedziĝon kun Dobroslava Ryčanová,[1] filino de kuracisto, aktiva skoltino kaj sokolanino. Ekde tiu tempo li subskribadis sin Theodor Ryčan Čejka (Th. R. Čejka). Post 1937 li emeritiĝis kaj foriris al Chvalčova Lhota, kie li loĝis ĝis sia morto en dometo, kiun li mem projektis. Li estis entombigita en Bystřice pod Hostýnem. En 1929 naskiĝis lia filo Mirek Čejka, grava ĉeĥa lingvisto, kies filo Marek Čejka (1975) estas publike aktiva kiel specialisto pri Proksima Oriento.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperantisto de antaŭ 1900, Čejka verkis la unuajn lernolibrojn en kunlaboro kun la Komenio-eksperto Josef Krumpholc, Jan Holub kaj Valentin Bílík, aperintaj en aro da eldonoj, la unua aperis en 1900. Li verkis ankaŭ vortarojn, kiel ekzemple Esperanto-Ĉeĥan vortaron, 1906 (?), 2a eld. 1908, 170 p., Ĉeĥan-Esperantan vortaron 1906, 123 p. kaj aliajn.

Čejka estis membro de la Lingva Komitato, redaktoro de la iama Internacia Pedagogia Revuo, Revuo Internacia, Bohema Esperantisto kaj Germana Esperantisto. Li tradukadis el verkoj de T. G. Masaryk, J. S. Machar kaj aliaj.

Post la unua mondmilito Čejka dediĉis sin al aliaj laboroj, precipe por la urbo, kie li vivis kaj laboris, prezidis societon de ĝardenistoj, fondis kun amikoj urban bibliotekon. Li faris multajn aliajn verkojn, precipe en la kooperativa movado, kiun li kunfondis en la urbo. Li kunfondis ankaŭ eldonejon Družstevní práce (Kooperativa laboro) en Prago. Por ekzemplo ni citu de li redaktitan kalendaron de ŝparkaso de lia urbo. Sed al Esperanto li restis ĉiam fidela. Ekz. en 1921 li reprezentis skoltojn en UK 1921 en Prago (al skoltoj li aliĝis jam antaŭ la unua mondmilito) kaj en Jarlibro 1927 li troviĝas inter delegitoj de UEA.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mezinárodní řeč esperanto (Internacia lingvo Esperanto, 1900, kun V. Bílík kaj J. Holub)
  • Esperanto: neutrální jazyk mezinárodní (Esperanto: neŭtrala lingvo internacia, ĉ. 1905 - kun J. Krumpholc)
  • El historio de Esperanto (1906)
  • Slovník esperantsko-český (Vortaro Esperanta-ĉeĥa, 1906)
  • Slovník česko-esperantský (Vortaro ĉeĥa-Esperanta, 1906)
  • Úplná mluvnice a cvičebnice (Plena lernolibro kaj ekzercaro, 1906)
  • Esperanto: malá učebnice (Esperanto: malgranda lernolibro, 1907)
  • Slovníček česko-esperantský (Vortareto ĉeĥa-Esperanta, 1908, 1909)
  • Učebnice esperanta pro samouky i kursy (Lernolibro de Esperanto por aŭtodidaktoj kaj kursoj, 1908)
  • Úplná methodická učebnice Esperanta s oběma slovníky“ (Plena metoda lernolibro de Esperanto kun ambaŭ vortaroj, 1908)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Josef Krumpholc a esperanto. Vzpomínka. (Josef Krumpholc kaj Esperanto. Rememoro. Progreso 1930, p. 33)
  • Moje vzpomínky na Masaryka (Miaj rememoroj pri Masaryk, Esperantista 1948, p. 73-74)
  • Josef Krumpholc zemřel (Josef Krumpholc mortis, Esperantista, 1950, p. 18
  • Jan Holub zemřel (Jan Holub mortis, Esperantista 1951, p. 88-89)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • 10-a internacia Kongreso kontraŭ alkoholismo (Lingvo internacia, 1906, p. 17-18, el la bohema gazeto „Čas“) PDF

Eldonataj gazetoj[redakti | redakti fonton]

  • Český esperantista. Bohema esperantisto (1901-1904)
  • Der Deutsche Esperantist. Germana esperantisto (1908)
  • Internacia Pedagogia Revuo. Oficiala organo de la Internacia Asocio de Instruistoj (1908-1910)
  • Revuo Internacia

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.