Theodor Herzl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Herzl
Fondinto de la Cionismo
Fondinto de la Cionismo
Persona informo
Naskonomo בִּנְיָמִין זְאֵב הֶרְצֵל
Naskiĝo 2-a de majo 1860
en Budapeŝto, Hungara reĝlando
Morto 3-a de julio 1903
en Edlach, Malsupra Aŭstrio
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Monto Herzl
Lingvoj germanahungarahebrea
Loĝloko Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de Vieno
Subskribo Theodor Herzl
Memorigilo Theodor Herzl
Familio
Patrino Jeanette Herzl
Frat(in)o Pauline Herzl
Edz(in)o Julie Naschauer
Infano Hans Herzl
Parencoj Stephen Norman
Okupo
Okupo ĵurnalistoadvokatoverkistopolitikistodramaturgo
vdr

Theodor HERZL [tEodor hErcl] (n. la 2-an de majo 1860 en Pest (urbo), m. la 3-an de julio 1903 en Edlach en Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto. Li estas konsiderata unu el la decidaj personoj de cionismo.

En la hebrea lingvo oni nomas lin "Benjamin Ze'ev" (בנימין זאב).

En 1896, kiam en Parizo manifestiĝis kontraŭjudaj tendencoj, li verkis la libron Der Judenstaat (germane, en Esperanto "La Juda Ŝtato"), en kiu li proponis la kreadon de ŝtato por judoj. La libro defendis la opinion, ke judoj ne povas esperi pacan kaj justan vivon inter aliaj popoloj; ĝi poste estis idea bazo de la fondo de Israelo. La oficiala proklamo de Israelo en Tel-Avivo je la 4-a de majo 1948 okazis sub portreto de Herzl.

Pretere, L. L. Zamenhof, kiu estis aktiva en la cionisma movado ĝis 1886 aŭ 1887, ne subtenis la ideojn de Herzl; lia celo estis paca kunvivado de la religioj surbaze de hilelismo.

Verkoj en Esperanto

Eksteraj ligiloj