Theodore Dreiser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodore Dreiser, fotografita de Carl Van Vechten, 1933

Theodore Herman Albert DREISER (17-a de aŭgusto, 187128-a de decembro, 1945) estis usona naturalisma verkisto konata pro sia traktado pri la sableca realeco de vivo.

Biografio

Li naskiĝis en Terre Haute, Indiano, en severan Katolikan German-Usonan familion. La populara kantverkisto, Paul Dresser (18591906) estis lia pliaĝa frato. De 18891890, Theodore ĉeadis Indianan Universitaton antaŭ ol li fiasknote eliĝis. Jam post kelkaj jaroj, li verkadis por la gazeto, Chicago Globe, kaj poste por la St. Louis Globe-Democrat. En 1892 li edziĝis al Sara White. Kvankam ili apartiĝis en 1909, ili neniam oficiale divorciĝis.


Verkoj

Lia unua romano, Fratino Karinjo (en:Sister Carrie) (1900), rakontas la historion de virino kiu fuĝas de sia kampara vivo al la urbego, (Ĉikago, Ilinojo) kaj enfalas kaprican vivon de peko. La eldonisto apenaŭ reklamis la libron, kaj ĝi malbone vendiĝis. Dreiser dungiĝis redaktante virinajn revuojn ĝis kiam li devis demisii en 1910 pro enoficeja amafero. Lia dua romano, Jennie Gerhardt, eldoniĝis la sekvantan jaron. Multaj el la postaj romanoj de Dreiser traktis pri sociala malegaleco.

Lia unua komerca sukceso estis Usona Tragedio (en:An American Tragedy) (1925), kiun oni filmis en 1931 kaj denove en 1951 kiel A Place in the Sun.

Aliaj verkoj inkluzivas la verkojn Trilogio de Deziro (en:Trilogy of Desire pri Frank Cowperwood, fikciigita versio de Charles Yerkes: La Financisto (en:The Financier) (1912), La Titano (en:The Titan) (1914), kaj La Stoiko (en:The Stoic) (postmorte eldonita en 1947).

En 1935 la bibliotekestroj de Warsaw, Indiano ordonis la forbruligon de ĉiuj verkoj fare de Dreiser de la biblioteko.

Stilo

La stilon de Dreiser trajtis longaj frazoj kaj intensa atento al detaloj. Ĉar liaj verkoj traktas socialan statuson kaj la ĉasadon de materialaj bonoj kaj plezuroj, tiu nivelo da realismo kaj priskribo servas lian temon; aliflanke ĝi povas malfaciligi al iuj multajn liajn verkojn, aparte Fratino Karinjo. Notindas, ke Dreiser-on oni admiras ne pro lia stilo, sed jes pro la realismo de lia verkaro, lia karaktera evoluo, kaj liaj vidpunktoj sur Usona vivado. Tamen, oniscie, li havis enorman influon al la generacio sekvanta la lian. En sia tributo "Dreiser" el Ĉevaloj kaj Viroj (en:Horses and Men) (1923), Sherwood Anderson skribas:

Pezaj, pezaj, la piedoj de Teodoro. Kiel facile diser-pluki iujn liajn librojn, priridi lin pro tioma peza prozo... La inkujuloj, la prozistoj en Usono kiuj sekvos Dreiser-on, havos multon por fari kion li neniam faris. Ilia vojo longas, sed pro li, la sekvontoj neniam devos alfronti la sovaĝejan vojon de Puritana malkonfeson, la vojon kiun sola alfrontis Dreiser.

La amuzisto Corey Ford (skribante kiel "John Riddell") spritis, ke Dreiser havis nur unu solan intrigon: Knabo renkontas Knabinon = Tragedio.

Fama mezjarcenta beletra kritikisto Irving Howe menciis Dreiser-on kiel "inter la Usonaj gigantoj, unu el la tre malmultaj gigantoj kiujn ni havis."

Politiko

Politike, Dreiser partoprenis kelkajn kampanjojn kontraŭ sociala maljusto. Tiuj inkluzivis la linĉadon de Frank Little, unu el estroj de la Industriaj Laboristoj de la Mondo (en:Industrial Workers of the World), la kazon Sacco kaj Vanzetti, la elpelon de Emma Goldman, kaj la konvikton de la sindikata estro Tom Mooney.

Dreiser, estante dediĉita socialisto, verkis kelkajn nefikciajn librojn pri politikaj aferoj. Tiuj inkluzivis Dreiser Rigardas Rusion (en:Dreiser Looks at Russia) (1928), Tragika Usono (en:Tragic America) (1931) kaj Usono Valoras Savon (en:America is Worth Saving) (1941). Theodore Dreiser aniĝis al la Usona komnunista partio tuj antaŭ sia morto en 1945.

Eksteraj ligiloj

Fonto

La unua versio de ĉi tiu artikolo estas traduko de la respektiva artikolo en la Anglalingva Wikipedia.