Theodore Kaczynski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Theodore Kaczynski
Theodore Kaczynski
Kaczynski arestata
Naskiĝo 22-a de majo, 1942
en Ĉikago, Ilinojo, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Theodore Kaczynski [kazin'ski/kaĉinski] (naskiĝis la 22-an de majo, 1942) estas usona teroristo, kiu provis kontraŭbatali tion, kion li perceptis kiel la malbonecon de la progreso teknologia, per komenci kampanjon (kiu daŭris por preskaŭ 18 jaroj) de sendi poŝtajn bombojn al diversaj personoj, ligitaj al la modernaj teknikoj, mortigante tri kaj vundante 29. Li estis la celo de la plej kosta homĉaso de FBI. Li estis arestita en aprilo 1996, juĝita kaj kondamnita en majo 1998 je dumviva mallibereco.

Per minaco li sukcesis, ke usonaj gazetoj publikigu tekston, en kiu li prezentas siajn ideojn kaj celojn sub la titolo "Industria Socio kaj sia Futuro", la tendencon de tiu ĉi pli kaj pli forigi ĉiujn individuajn liberojn kaj pli kaj pli totalisme estri la individuajn vivojn li taksis nepra, kaj tial li konkludis, ke oni entute detruu la modernan teknikan civilizacion. Kiel multaj radikalaj revoluciuloj li konsentis, ke "ekstermi la industrian socion" povus havi, eŭfemisme dirite, ankaŭ "negativajn konsekvencojn", sed ke "nu! vi ne povas manĝi la kukon kaj samtempe havi ĝin plu".

Laŭ li Industria revolucio kondukis al teknologia sistemo dependanta pri socia ekonomia kaj politika ordo, kiu neniigas personan liberecon, kaj detruas naturon. "Tiu sistemo ne ekzistas por kontentigi la bezonojn homajn, kaj ne kapablas al tio. La homaj deziroj kaj konduto fakte modifendas por taŭgi je la bezonoj de la sistemo."

En tiu teksto li ankaŭ mallaŭdas la usonan "maldekstro"n - ne sama afero kiel la "maldekstro" en Eŭropo, en Usono oni tiel nomas ĝenerale tiujn, kiuj luktas por rajtoj de minoritatoj kaj admonas pri la "politika konveneco" (political correctness) - sed ĝenerale ne estas socialismanoj - kiujn li difinas kiel supersociigitajn, komformismajn homojn, kun komplekso de malsupereco kaj flankendirektita agresemo al tiuj, kiuj ne pensas kiel ili.

Kelkaj rigardis lin kiel frenezulon (kaj li mem dumtempe provis tion cele eskapi je mortpuno), sed aliaj diris, ke publiko deziris vidi Kaczynski kiel frenezulon, ĉar liaj ideoj estas tro ekstremaj por ke oni rigardu ilin sen malkomforto.

Tiu teksto estis poste eldonita (volonte, ne pro minacpremo) libroforme en pluraj landoj, tiel en Francio en 1996 kun antaŭparolo de Annie Lebrun.

Antaŭ sia malkovriĝo li estis nomata, kaj foje plu estas aludita tiel nun, "Unabomber" (ankaŭ, sed malpli komune, "Unibomber", "Unabomer", por UNiversity and Airline BOMber).

Li diris, ke la libro, kiu rivelis al li liajn ideojn antaŭe instinktajn, estis la verko de Jacques Ellul "la teknologia socio".

La Industria Socio kaj sia Futuro[redakti | redakti fonton]

En 1995, Kaczynski poŝtis plurajn leterojn, inkluzive kelkajn al siaj estintaj viktimoj kaj al aliaj majoraj amaskomunikiloj, rimarkante siajn celojn kaj demandante ke sia 50 paĝita,35.000 vortita eseo "La Industria Socio kaj Sia Futuro", mallongita "Manifesto de Unabomber" de la FBI, estu printata de majora ĵurnalo. Li statis ke se tio ĉi estos farita, li ĉesus sian bombcampajnon. La eseo estis dense skribita dokumento kiu vokis por tutmonda revolucio kontraŭ la efektoj de la "industriteknologia sistemo" de la moderna socio. Estis multa polemiko rilate al ĉu publiki la dokumenton. Posta letero estis sendata minacante mortigi pli personojn, kaj la Usona Ministerio pri Justico, kun la FBI direktoro Louis Freeh kaj la Prokuroro Janet Reno, rekomendis publiki la dokumenton pro publika sekureco kaj espero ke iu leganto povus identigi la aŭtoron. Bob Guccione de Penthouse oferis publiki ĝin, sed Kaczynski respondis ke, ĉar Penthouse estis malpli "respektinda" ol aliaj publikaĵoj, li do "rajtiĝus planti unu (kaj nur unu) bombon celan mortigi, post nia manuskripto estas publikita." La pamfleto finfine estis publikita de The New York Times kaj The Washington Post en Septembro 19,1995. Penthouse neniam publikis ĝin.

Tra la manuskripto, farita per skribmaŝino sen la kapablo skribi kursive, Kaczynski majuskuligas tutajn vortojn por emfazi. Li ĉiam referas al si kiel "ni" aŭ "FC"(Freedom Club, esperante Libereco-Klubo), malgraū ne ekzistas pruvoj de ke li laboris kun aliaj. Donald Foster, kiu analizis la skribmaniero je la peto de la defendo de Kaczynski, rimarkas ke la manuskripto enhavas ekzemplojn de malregula literumado kaj dividstrekado(kiuj kondukis lin konkludi ke Kaczynski ja estis kiu skribis ĝin).

La Industria Socio kaj Sia Futuro komencas kun la aserto de Kaczynski de ke "la Industria Revolucio kaj siaj sekvencoj estis disastro por la homaro." La unua sekcio dediĉas al la diskuto de la psikologio de pluraj grupoj—ĉefe maldestristoj (grupon li difinas, parte kia "malamanta sciencon kaj racion [paragrafo 18 de lia manuskripto]—kaj de la psikologiaj konsekvevcoj de la individuo-vivo en la "industriteknologia sistemo", kiu estas robinta la aŭtonomeco de la aktualaj homoj, plimalgrandiginta ilian ligilon kun la naturo, kaj altrudinta ilin “konduti en manieroj kiuj estas pli kaj pli malsamaj ol la natura skemo de la homkonduto.” La postaj sekcioj spekulativas pri la futura evolucio de tiu ĉi sistemo, argumentante ke ĝi neeviteble kondukos al la fino de la homa libereco, vokas por “revolucio kontraŭ teknologio”, kaj provas indiki kiel tio povus esti atingata.

Liaj atencoj[redakti | redakti fonton]

Lian unuan insidan pakaĵon li sendis je la fino de majo 1978 al profesoro Buckley Crist de la universitato Northwestern. La pakaĵo estis trovita en veturila haltejo de la ilinoja universitato de Ĉikago kun skribita adreso por reveno tiu de la profesoro Crist kaj adresita al profesoro E.J. Smith de la Instituto plurteknika de Rensselaer en Nov-Jorkio. La pakaĵo estis sendata al Crist. Suspektema pri pakaĵo nesendata de li, li informis la polico de la universitatejo. Policano, nomata Terry Marker, malfermis la pakaĵon kiun eksplodis; Marker nur estis iomete vundita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]