Terezín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Theresienstadt)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Terezín (apartigilo)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Teresin (Sochaczew).
Terezín
germane Theresienstadt
urbo
Garnizona preĝejo de Reviviĝo de Sinjoro en Terezín, vido tra la placo el Havlíčkova-strato
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Terezín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Litoměřice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Rivero Ohře
Situo Terezín
 - alteco 150 m s. m.
 - koordinatoj 50° 30′ 36″ N 14° 09′ 00″ O / 50.51000 °N, 14.15000 °O / 50.51000; 14.15000 (mapo)
Areo 13,52 km² (1 352 ha)
Loĝantaro 2 881 (2023)
Denseco 213,09 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Estiĝo 1219 - 1228
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 55
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565717
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Terezín
Retpaĝo: www.terezin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Terezín, en la germana Theresienstadt, estas baroka fortikaĵa urbo en Ĉeĥio en norda Bohemio, proksime de urbo Litoměřice, sur rivero Ohře, kie loĝas 2 881 loĝantoj (2023). Dum la Dua Mondmilito la nazioj utiligis la urbon por la ekstermejo "Theresienstadt". Terezín havas signifan muzeon pri la holokaŭstoPamátnik Terezín (Terezín Memorial).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mlékojedy, Křešice, Keblice, Travčice, Lovosice, Bohušovice nad Ohří kaj Litoměřice.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Terezin situas 50 kilometrojn norde de Prago. Al la urbo apartenas jenaj vilaĝoj: České Kopisty, Nové Kopisty kaj Počáply u Terezína. Terezín apartenas al la historia regiono Bohemio (ĉeĥe Čechy ), kiu estis parto de la Habsburga Imperio kaj la duobla monarkio de Aŭstrio-Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵon fondis en la jaro 1780 imperiestro Jozefo la 2-a sur loko de du nuligitaj vilaĝoj (Kopisty kaj Trávčice) kaj li nomis ĝin je honoro de sia patrino Maria Teresia. Ĝi estis konsisto de pli larĝa sistemo de fortikaĵoj de norda kaj orienta Bohemio, konstruata al defendo de Aŭstrio kontraŭ prusoj. La konstruado okazis en la jaroj 17801790, en la jaro poste estis fondita libera reĝa armea urbo. La fortikaĵo neniam validiĝis armee kaj en la jaro 1882 ĝi estis nuligita.

La defendsistemo, plenigita per akva fosaĵo, konsistas el du partoj. La ĉefa fortikaĵo situas sur la maldekstra bordo de rivero Nová Ohře, interne estis konstruita eĉ propra fortikaĵa urbo kun regula bazplano, kiu prezentas stile unuecan klasicisman tutaĵon. Empira urbodomo en placo kaj empira paroĥeja preĝejo de Sinjora Reviviĝo (18051810) apartenas al pli eksterordinaraj konstruaĵoj. Devenaj remparoj de la urbo konserviĝis preskaŭ en la tuta perimetro. Oriente de la ĉefa fortikaĵo, sur la dekstra bordo de rivero Ohře, situas La malgranda fortikaĵo. Kvar pordegoj, lokigitaj ĉiam inter du bastionoj, kondukas en la fortikaĵon. La sistemo de subteraj koridoroj atingas longecon 29 km.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Unua Mondmilito, Gavrilo Princip, la viro kiu en 1914 murdis la aŭstro-hungaran arkidukon Franz Ferdinand per ekzekuttrupo en Sarajevo, estis tenita kaptito en Terezin.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Tragika etapo de la historio estis misuzo de la fortikaĵo de naziaj okupantoj dum la Dua Mondmilito por koncentrejo Theresienstadt. En la urbo (La granda fortikaĵo) estis en novembro de 1941 fondita nazia koncentrejo kaj geto kaj ĝis la jaro 1945 trairis tra ĝi preskaŭ 150 000 judaj arestitoj de la germanoj el multe da eŭropaj landoj. En la loko mortis proksimume 30 000 judoj, sume el Terezín estis forsendita 63 transportoj kun 87 000 judoj. La malgranda fortikaĵo en la jaro 1941 fariĝis malliberejo de la praga gestapo (proksimume 60 000 mortigitoj). En Nacia tombejo antaŭ La malgranda fortikaĵo estis enterigita proksimume proksimume 26 000 viktimoj.

Dum la unua mondmilito, Gavrilo Princip , la viro kiu en 1914 murdis la aŭstro-hungaran arkidukon Franz Ferdinand per ekzekuttrupo en Sarajevo , estis tenita kaptito ĉi tie

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 159
18807 845
18908 140
19008 152
19107 509
19218 293
JaroLoĝantoj
19308 843
19504 491
19613 938
19703 944
19803 450
19912 892
JaroLoĝantoj
20012 930
20142 941
20162 916
20172 947
20182 936
20192 924
JaroLoĝantoj
20202 899
20212 962
20222 812
20232 881

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Unu el la ĉiujaraj festivaloj en la grandurbo estas la Festivalo Jan Hus.

Monumento Terezín[redakti | redakti fonton]

Monumento Terezín estas nacia kulturmemorigaĵo kaj ĝi estas malfermita tutjare. Ĝi estis fondita en la jaro 1947 kaj kreas ĝin La malgranda fortikaĵo, Muzeo de la koncentrejo, eksa Magdeburga kazerno kaj Kremaciejo en la juda tombejo.

Malgranda fortikaĵo[redakti | redakti fonton]

En la Malgranda fortikaĵo oni nun aranĝas vizitrondojn, kiuj ensumigas: ĉelojn, ekzekutejon, daŭrajn ekspoziciojn Terezín 17801939, belartan ekspozicion de Monumento Terezín, kaj ekspoziciojn La malgranda fortikaĵo Terezín 19401945, la Koncentrejon Litoměřice 19441945, La internigejon por germanoj, La malgrandan fortikaĵon 19451948 kaj kinejon kun projekciado de dokumentaj filmoj. La muzeo aranĝas porokazajn belartajn kaj dokumentajn ekspoziciojn. Antaŭ La malgranda fortikaĵo estas Nacia tombejo. Ĉiam la trian dimanĉon en majo ĉi tie okazas Terezina funebra soleno.

Muzeo de la koncentrejo[redakti | redakti fonton]

Muzeo de la koncentrejo prezentas en la empira konstruaĵo de eksa urba lernejo daŭran ekspozicion Historio de la terezina koncentrejo. Ĝi aranĝas porokazajn dokumentajn kaj belartajn ekspoziciojn kaj projekciadon de dokumentaj filmoj. Antaŭ la konstruaĵo staras statuo por memoro de torturitoj.

Magdeburga kazerno[redakti | redakti fonton]

La eksa Magdeburga kazerno – en la eksa armea kazerno el la 18-a jarcento estis instalitaj ekspoziciojn Repliko de la mallibereja loĝigo el la tempo de geto, Muziko en la terezina geto, Belartoj en la terezina geto kaj Literatura verkaro en la terezina geto.

Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparton de la koncentrejoj (ekstermejoj) kaj la deportvojoj

Kremaciejo en la juda tombejo[redakti | redakti fonton]

Kremaciejo en la juda tombejo – tio estas daŭra ekspozicio, kiu dokumentas mortoftecon kaj sepultadon en la terezina geto. En najbareco estas La juda tombejo kaj Tombejo de la sovetaj soldatoj. En remparoj en lokoj de eksa Bohušovická-pordego estas ceremoniejoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Strausberg - Germanio (1990)

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]