Thiago Silva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Thiago Silva en 2013

Thiago Emiliano da Silva (prononco tʃiˈaɡu ẽmiliˈɐ̃nu dɐ ˈsiwvɐ), kutime nomata nur Thiago Silva, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la 22-an de septembro 1984(nun 1984-09-22) en Rio-de-Ĵanejro, do nun estas 29-jara. Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Paris Saint-Germain F.C., antaŭe li 4 jarojn aktivis en la klubo A.C. Milan kaj antaŭ tio en pluraj aliaj kluboj. Krome Thiago Silva ekde la jaro 2008 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo, ekde 2012 kiel teamestro. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo rekoneblas per la numero "3".