Thierry Braillard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thierry Braillard
Thierry Braillard en la paraolimpikaj ludoj pri atletismo de Parizo 2014.
Thierry Braillard en la paraolimpikaj ludoj pri atletismo de Parizo 2014.
Persona informo
Naskiĝo 24-a de januaro 1964
en Bron (Rhône, Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Sciences Po Lyon
Universitato Lyon 3
Partio PRG
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Subministro komisiita pri sportoj
Dum 9-a de aprilo 2014
Prezidento François Hollande
Antaŭulo Manuel Valls
Deputito de la 1-a distrikto de Rhône
Dum 20-a de junio 20129-a de majo 2014
Sekvanto Gilda Hobert
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thierry Braillard, naskiĝinta la 24-an de januaro 1964 en Bron (Rhône), estas franca politikisto. Deputito de la 1-a distrikto de Rhône ekde la 17-a de junio 2012, li estis nomumita la 9-an de aprilo 2014 subministro komisiita pri sportoj, en la 1-a registaro de Manuel Valls.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Thierry Braillard estas advokato en Liono ekde 1992, fakulo pri sociala juro.

Thierry Braillard aliĝis al la Movado de Maldesktraj Radikaluloj (MRG) en oktobro 1981 kaj fariĝis nacia prezidanto de la Junaj Maldekstraj Radikaluloj en 1987.

Thierry Braillard estis elektita en la municipa konsilio de Lyon kaj en la urbeca komunumaro de Lyon en junio 1995.

En oktobro 1997, li fariĝis regiona konsiliano de Rodano-Alpoj sekve de la demisio de Jacky Darne. Li estis reelektita regiona konsiliano en marto 1998 kaj en marto 2004.

De aprilo 2001, Thierry Braillard estas vicurbestro de Lyon komisiita pri sportoj kaj same en Grand Lyon. Li estis reelektita sur la listo de Gérard Collomb en aprilo 2008.

La 17-an de junio 2012, Thierry Braillard estis elektita deputito de la 1-a distrikto de Rhône[1].

Post la municipaj balotoj de la 23-a kaj 30-a de marto 2014, li estis reelektita en la 7-a arondismento de Liono kaj li fariĝis vicurbestro komisiita pri turismo.

La 9-an de aprilo 2014, li estis nomumitasubministro komisiita pri sportoj, en la 1-a registaro de Manuel Valls, ĉe Najat Vallaud-Belkacem, ministro privirinaj rajtoj, urbo, junularo kaj sportoj[2]. Konsekvence, li demisiis pri la estraro de la urbo Lyon por refariĝi simpla municipa konsiliano.

Aliaj oficoj[redakti | redakti fonton]

  • Vicprezidanto de regiono Rodano-Alpoj komisiita pri ĝenerala organizado, eksteraj rilatoj kaj asocia vivo de 2004 ĝis 2010.
  • Nacia vicprezidanto de la PRG komisiita pri komunikado kaj prezidanto de la regiona federacio de Rodano-Alpoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]