Thomas Paine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Paine
Persona informo
Naskonomo Thomas Paine
Naskiĝo 29-an de januaro 1737 (1737-01-29)
en Thetford
Morto 8-an de junio 1809 (1809-06-08) (72-jaraĝa)
en Greenwich Village
Tombo New Rochelle vd
Religio sen valoro • diismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUsonoReĝlando de Granda BritioReĝlando Francio • Reĝlando de Francio (1791–92) • FrancioUsono vd
Alma mater Thetford Grammar School vd
Subskribo Thomas Paine
Familio
Edz(in)o Mary Lambert • Elizabeth Ollive vd
Profesio
Okupo filozofopolitikistoverkisto • entreprenisto • ĵurnalisto • prozisto • publikigisto vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Common Sense ❦
La Epoko de Racio ❦
Rights of Man vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas PAINE (naskiĝis la 29-an de januaro 1737, mortis la 8-an de junio 1809) estis eseisto, revoluciulo, inventisto, kaj unu el la "fondintaj patroj" de Usono. Li estis brito, kaj laboris kaj loĝis en Britio ĝis 37-jaraĝa, kiam li enmigrita al la britaj amerikaj kolonioj, tiame participanta la Usonan Revolucion. Liaj precipaj kontribuoj estis la forta, vaste legita pamfleto Common Sense (Komuna Sento; 1776) kiu subtenis kolonian sendependecon de la Reĝlando de Granda Britio, kaj The American Crisis (La Amerika Krizo; 1776-1783) pamfleto subteninta revolucion.

Poste, Paine grave influis la Francan Revolucion. Li verkis la Rights of Man (Rajtoj de Homo) gvidlibro por klerismaj ideoj. Malgraŭ ne parolinte la francan lingvon, li estis voĉdonita al la franca Nacia Konvencio en 1792.

Li naskiĝis en Thetford en Norfolk, Anglujo, kiel filo de korset-fabrikanto kaj loĝis inter ordinaraj homoj. La patrino estis ano de la oficiala angla eklezio kaj la patro estis kvakero. Kelkaj historiistoj opinias, ke li estis forte influita de la ideoj de la patro.

Lia plej grava atingo kiel juna viro estis perdi sian postenon kiel impostkolektanto dufoje en 4 jaroj. Lia unua konata verko estis artikoleto favore al pli bonaj salajroj kaj laborkondiĉoj.

Paine rekomendis liberalan mondrigardon – tio estis tre radikala tiutempe. Li kontraŭstaris la monarkion kaj opiniis, ke la registaro estis necesa malbono.

Li kontraŭstaris sklavecon kaj estis frua subtenanto de socia sekureco, publika edukado kaj aliaj avangardaj ideoj. Li estis forta kritikanto de organizita religio.

Paine laboris kiel impostkolektanto en Alford kaj Grantham, ambaŭ en la angla provinco Lincolnshire. Je la 18-a de februaro 1768 li translokiĝis al Lewes en la provinco East Sussex, kie li denove laboris kiel impostkolektanto kaj envolviĝis en lokaj politikaj aferoj kiel ano de la urbokonsilantaro kaj fondinto de debatsocieto.

Paine peticiis la parlamenton pri pli bonaj salajroj por impostkolektantoj, sed malsukcesis. Post nesukcesa geedziĝo, la bankrotiĝo de sia butiko kaj la perdo de sia posteno kiel impostkolektanto li forlasis Lewes por komenci denove.

En Londono li renkontis Benjamin Franklin kaj poste migris al Usono en septembro 1774, kie li eldonis kontraŭsklavecan broŝureton kaj fariĝis kunredaktoro de Pennsylvania Magazine.

Li baldaŭ fariĝis elokventa proparolanto por la usona movado por sendependiĝo.

La Releviĝo de Tomaso Paine, 1972.

Lia broŝuro Common Sense (Ordinara Senco) eldonita la 10-an de januaro 1776 baldaŭ estas tre bonkonata. Oni diras, ke oni distribuis ĝis 500 000 ekzemplerojn en lando kun nur kelkaj milionoj da loĝantoj. Common Sense konvinkis multe da usonanoj, inkluzive de George Washington, batali por sendependiĝo kaj la verko helpis efektivigi la Declaration of Independence (Deklaracio de Sendependiĝo). Paine ankaŭ estis la homo kiu proponis la nomon United States of America por la nova ŝtato.

Dum la revolucia milito Paine eldonis serion da broŝuretoj, kiuj tre inspiris usonanojn dum la longa batalo.

En 1791 Paine eldonis Rights of Man (Homrajtoj), libreton, kiu subtenis la francan revolucion. La libro forte kritikis kaj eŭropajn monarkiojn kaj sociajn instituciojn kaj estis tiel polemikega, ke la brita registaro volis procesi kontraŭ Paine. Bonŝance li jam estis foririnta al Parizo.

Kvankam Paine estis entuziasma subtenanto de la franca revolucio, kiel ano de la Nacia Konvencio li kontraŭstaris la ekzekutadon de Ludoviko la 16-a. Tio certigis, ke Paine baldaŭ konfliktiĝis kun la gvidantoj de la revolucio kaj li estis malliberigita kaj mortkondamnita de Robespiero. Tute hazarde Paine eskapis morton.

Dum li estis en la malliberejo, li verkis The Age of Reason (La Epoko de Racio), atakon kontraŭ organizita religio.

Paine verkis sian lastan gravan broŝureton, Agrarian Justice (Kampara Justeco), dum la vintro 1795-6.

Li mortis je 59 Gross Street, Greenwich Village en Novjorko.

Muzeo pri Thomas Paine troviĝas en New Rochelle (Nov-Jorkio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]