Thomas-ĥoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
Thomas-ĥoro

La Thomas-ĥoro estas mondvaste konata knaba ĥoro en Lepsiko. Ĝi estis fondita laŭ iniciato de markgrafo Dietrich de Meißen en la jaro 1212 ankoraŭ sub imperiestro Otto la 4-a kune kun la Thomas-lernejo kaj la Thomas-preĝejo. Ĝi apartenis tiam al la kolegiato de la Aŭgustenanaj kanonikoj de la monaĥejo St. Thomas en Lepsiko. La famo de la Thomas-ĥoro kiel unu el la plej antikvaj ĥoroj entute ankaŭ baziĝas sur la direktado per multaj famaj muzikistoj kaj komponistoj, inter ili ekde la jaro 1723 Johann Sebastian Bach. La ĥoro konsistas el proksimume 100 knaboj en la aĝo de 9 ĝis 18 jaroj. La Thomas-ĥoranoj loĝas en internulejo, la Thomasalumnat, kaj lernas ĉe Thomas-lernejo, gimnazio kun lingva profilo kaj profunda muzika edukado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La markgrafo de Meißen iniciatis en la jaro 1212 la fondadon de la aŭgustena kanonikokolegiato je St. Thomas. Al kolegiato apartenis monaĥa lernejo, kiu devis eduki junajn ekleziulojn, baldaŭ tamen ankaŭ estis alirebla por knaboj, kiuj ne loĝis en la kolegiato. Ekde la enkonduko de la reformacio en 1539 je Lepsiko la urbo Lepsiko subtenas la ĥoron. Per tio ĝi estas unu el la plej antikvaj kulturaj institucioj de la urbo.

La Thomas-ĥoro dum la tempo de Bach[redakti | redakti fonton]

Dum la vivo de Johann Sebastian Bach la Thomas-ĥoro konsistis el proksimume 55 lernantoj, kiuj disdonite sur kvar ĥorojn devis kune kun la urbofajfistoj kaj kelkaj violonistoj prizorgi la eklezian muzikon en la Nikolai-preĝejo, Thomas-preĝejo, Nova Preĝejo same kiel Petro- kaj Johano-preĝejo. Krom je la kantpartioj la lernantoj ankaŭ kunlaboris kiel arĉinstrumentistoj. Laŭ pli novaj esplorrezultoj de Joshua Rifkin kaj Andrew Parrott la ĥorvoĉoj kutime estis unuope okupitaj. La verkojn de Bach ĉefe prezentis la unua ĥoro. La repertuaro de la aliaj ĥoroj, kiuj substaris la estradon de prefektoj, konsistis el pli simplaj kantatoj kaj motetoj de aliaj komponistoj. La kvara ĥorgrupo limiĝis je simplaj kantokomponaĵoj.[1] Dum la labortagoj la lernantoj estis subdividataj en 6 labortagaj kantorejoj po 8 kantistoj, kiuj kantis dum la fruaj diservoj alterne en la Thomas- kaj Nikolaj-preĝejo. Ĉi tiujn ĥorojn direktis ĥorprefektoj ekde la klaviceno. Por subteno de la baso oni aldonis kontrabason. Programeroj kutime estis motetoj el Florilegium Portense de Eberhard Bodenschatz. Florilegium Portense konsistis plejparte el okvoĉaj latinaj motetoj kaj estis eldonita en naŭ voĉlibroj (kun ĝeneralbasa voĉo.[2] Post la morto de ĉi tiu plej fama Thomas-kantoro en la kantorejo sekvis gravaj personoj kiel Johann Friedrich Doles, Johann Adam Hiller kaj Moritz Hauptmann.

Fine de la 19-a jarcento oni malkonstruis la Thomas-lernejon apud la Thomas-preĝejo, kaj la Thomas-ĥoro transloĝiĝis en Hillerstraße en la nuna lepsika Bach-kvartalo.

Historio ekde 1920[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1920-aj jaroj la Thomas-ĥoro entreprenis tre sukcesajn vojaĝojn eksterlanden, kiujn iniciatis parte ankaŭ la tiama Thomas-kantoro Karl Straube kaj kiuj komence tamen nur kondukis tra Eŭropo. Dum la nazia epoko en 1937 la Thomas-ĥoro estis enigita en la nazia junularmovado Hitlerjugend. Tamen Straube kaj sia sukcedanto Günther Ramin sukcesis, deteni la nazian ideologion kiel eble plej for de la ĥoro, kaj aparte de la repertuaro de la ĥoro per tio, ke Ramin jam baldaŭ post sia ekoficado en 1939 specialiĝis ĉefe pri la sakrala programo de la ĥoro. La provo farita en 1941, kunfandi la Thomas-ĥoron en la muzan gimnazion je Lepsiko, malsukcesis pro diversaj kialoj. Je la militfino Ramin provis prokrasti la devigan rekrutiĝon de la Thomas-ĥoranoj kiel eble plej longe kun la argumento, ke alikaze la kantkapablo ne konserviĝus. Krome al la atingaĵoj de ĉi tiuj du kantoroj estis la forta novtraktado de la flegado de la verkaro de Bach, kiun Straube komencis kaj Ramin daŭrigis.

Historio ekde 1945[redakti | redakti fonton]

Germana poŝtmarko el 2003

En la epoko de GDR oni produktis kelkajn tre gravajn sonregistraĵojn, inter kiuj ekz. elstaras la registraĵoj de la kantatoj de Bach sub Hans-Joachim Rotzsch en la 70-aj jaroj. Rotzsch abdikis en 1991, post kiam konatiĝis lia agado kiel neoficiala kunlaboranto de la sekreta servo Staatssicherheit.[3] Ekde 1992 Georg Christoph Biller direktas la ĥoron, kiel 16-a Thomas-kantoro post Bach. Kun la „Forum Thomanum“ li volas sekurigi longtempe la estontecon kaj kvaliton de la ĥoro, kaj samtempe establi la Thomas-lernejon je Lepsiko kiel tutmonde gvida lernejo kun la pezocentro muziko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tradicie la kerno de la laboro de la ĥoro estas la kantverkoj de Johann Sebastian Bach; la repertuaro tamen ankaŭ tuŝas la sakralan kaj profanan literaturon el fakte ĉiuj epokoj ekde la Renesanco ĝis la nuntempo. La estro de la Thomas-ĥoro Georg Christoph Biller estas la 16-a Thomas-kantoro post Johann Sebastian Bach.

Nun ekestas kiel renkontejo en la lepsika Bach-kvartalo la Forum Thomanum. Inkluzivitaj en la forumo estas la Luther-preĝejo, Thomas-lernejo, internulejo, baza lernejo, junulargastejo, infanĝardeno, administrejoj, probejoj kaj subtera gimnastikejo. Laŭ la konceptado de Forum Thomanum devas esti krom la konstruprojektoj ankaŭ gravaj ŝanĝoj en la eduksistemo.

La Thomas-ĥoro havas krom sia vigla koncertado en tuta Germanio (almenaŭ 2 grandaj turneoj tra Germanio pojare) kaj siaj eksterlandaj turneoj trifoje semajne taskojn en la Thomas-preĝejo. Ĉiuvendrede je la 18-a horo kaj sabate je la 15 horo la Tomas-ĥoro muzikas dum la muzikaj meditadoj en la Thomas-preĝejo. Dimanĉe ĝi kantas je la 9:30 horo dum la diservoj. En la ferioj la Thomas-ĥoranoj estas liberaj. Dum la solenaĵoj de la evangela eklezio la Thomas-ĥoro ankaŭ kantas.

Vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Lastatempe oni ree kaj ree akcentas en la pedagogia diskuto de Germanio, ke edukado devas esti pregata ĉefe per personaj kaj sociaj valoroj.

La ĥora kunvivado de la Thomas-ĥoranoj plenumas ĉi tiun postulon per alkondukado al strukturita tagplanado, per viva flegado de la riĉa muzika heredaĵo kaj per evoluanta respondecosento en la kuneco de la ĥoro. La observado de la komune ellaborita regularo estas grava kondiĉo por la sento de la solidareco de la malsamaĝaj kantistoj. Komuna muzikado, probado kaj travivado de muziko kreas je tio kromajn ligojn. La aktivaj ĥoranoj kaj iliaj gepatroj intense partoprenas per siaj respektivaj reprezentantoj al la eduka kariero de la ĥoro kaj priparolas kun la pedagogia personalo problemojn, dezirojn kaj opiniojn.

La 93 membroj de la Thomas-ĥoro loĝas en la Alumnat (internulejo) ĉe la lepsika Hiller-strato. La ĥoranoj ne loĝas laŭklase, sed miksite en la loĝoĉambroj. Tia loĝoĉambro ne nur estas ĉambro, sed pli multe administra unuo kun ferma hierarkio kaj klara disdonado de taskoj. Je tio ĉiam plimaljunulo loĝas kun pluraj plijunuloj en unu ĉambro. Per tio oni celas hierarkan kaj edukan fidorilaton al ĉi tiu plimaljunulo. La edukado en la Thomas-ĥoro okazas do ĉefe per la pli maljunaj membroj kaj malpli per la tieaj edukistoj. Tiel eblas, ke pli ol 90 junuloj loĝas sub unu tegmento kaj estas kontrolataj de nur po unu el la entute kvin edukistoj. La loĝoĉambro ĉiujare estas novdisdonataj, por konservi la aĝostrukturon, sed ankaŭ por povi socie influi.

Famaj iamaj Thomas-ĥoranoj[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Die Thomaner. Dokumenta filmo. DDR 1979. Reĝisorado: Lew Hohmann.
  • Das fliegende Klassenzimmer. Literaturfilmaĵo. Germanio 2003. Reĝisorado: Tomy Wigand.
  • Paul Gerhardt – der Film. Mit dem Thomanerchor Leipzig. Dokumentarfilm. Germanio 2007. Reĝisorado: Gerold Hofmann.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Andrew Parrot: Bachs Chor – zum neuen Verständnis. Baerenreiter-Metzler 2000
  2. Arnold Schering: Johann Sebastian Bachs Leipziger Kirchenmusik.
  3. : „Wir Salzburger geben unseren Thomaskantor nicht wieder her.“ In Leipzig wegen Stasi-Tätigkeit vor sieben Jahren gefeuert – in Österreich am Mozarteum gefeiert. Interview mit Hans-Joachim Rotzsch, Leipziger Volkszeitung vom 4. Juni 1998

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Jentzsch (Hrsg.): Aus der Geschichte der Thomasschule in alter und neuer Zeit. Festschrift zum 725jährigen Schuljubiläum. Teubner, Leipzig 1937.
  • Heinrich Lehmann: Die Thomaner auf Reisen. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1937.
  • Horst List: Aus der Geschichte des Thomanerchores. Thomanerchor, Leipzig 1953.
  • Lenka von Koerber: Wir singen Bach. Der Thomanerchor und seine Kantoren. Urania-Verlag, Berlin 1954.
  • Horst List: Auf Konzertreise. Ein Buch von den Reisen des Leipziger Thomanerchores. Reich, Hamburg-Bergstedt 1957.
  • Richard Petzoldt: Der Leipziger Thomanerchor. Edition Leipzig, Leipzig 1962.
  • Bernhard Knick: St. Thomas zu Leipzig. Schule und Chor. Stätte des Wirkens von Johann Sebastian Bach. Bilder und Dokumente zur Geschichte der Thomasschule und des Thomanerchores mit ihren zeitgeschichtlichen Beziehungen. Mit einer Einführung von Manfred Mezger. Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1963.
  • Eduard Crass: Die Thomaner. Kommentierter Bildbericht über ihre 750jährige Geschichte 1212–1962. VEB Verlag Enzyklopädie, Leipzig 1962.
  • Hans-Jochim Rothe: Thomanerchor zu Leipzig, Deutsche Demokratische Republik. Thomanerchor, Leipzig 1968.
  • Horst List: Der Thomanerchor zu Leipzig. Deutscher Verlag für Musik, Leipzig 1975.
  • Armin Schneiderheinze: Der Thomanerchor zu Leipzig. Thomanerchor, Leipzig 1982.
  • Wolfgang Hanke: Die Thomaner. Union-Verlag, Berlin 1985. (Erstauflage 1979)
  • Stefan Altner, Roland Weise: Thomanerchor Leipzig. Almanach 1. 1996. ISBN 3-98-043131-2
  • Gunter Hempel: Episoden um die Thomaskirche und die Thomaner. Tauchaer Verlag, Taucha 1997. ISBN 3-910074-67-7
  • Michael Fuchs: Methoden der Frühdiagnostik des Eintrittszeitpunktes der Mutation bei Knabenstimmen. Untersuchungen bei Sängern des Thomanerchores Leipzig. 1997
  • Stefan Altner: Thomanerchor und Thomaskirche. Historisches und Gegenwärtiges in Bildern. Tauchaer Verlag, Taucha 1998. ISBN 3-910074-84-7
  • Georg Christoph Biller, Stefan Altner: Thomaneralmanach 4. Beiträge zur Geschichte und Gegenwart des Thomanerchors. Passage-Verlag, Leipzig 2000. ISBN 3-932900-33-2
  • Gert Mothes, Siegfried Stadler: Die Thomaner. Passage-Verlag, Leipzig 2004. ISBN 3-932900-91-X
  • Stefan Altner: Das Thomaskantorat im 19. Jahrhundert. Bewerber und Kandidaten für das Leipziger Thomaskantorat in den Jahren 1842 bis 1918. Quellenstudien zur Entwicklung des Thomaskantorats und des Thomanerchors vom Wegfall der öffentlichen Singumgänge 1837 bis zur ersten Auslandsreise 1920. Passage-Verlag, Leipzig 2006. ISBN 3-938543-15-9
  • Helga Mauersberger (Hrsg.): Dresdner Kreuzchor und Thomanerchor Leipzig. Zwei Kantoren und ihre Zeit. Rudolf und Erhard Mauersberger. Druck- und Verlagsgesellschaft Marienberg, Marienberg 2007. ISBN 978-3-931770-46-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]