Thomas-lernejo Lepsiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Thomas-lernejo je Lepsiko)
Saltu al: navigado, serĉo

La Thomasschule (esperante Thomas-lernejo; latine Schola Thomana) estas renoma gimnazio en Lepsiko. Fondita en la jaro 1212, ĝi apartenas al la plej malnovaj lernejoj en la germanlingvaj teritorioj. La lernejo estas unu el la plej tradiciriĉaj edukejoj en meza Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Thomas-preĝejo kaj Thomas-lernejo je Lepsiko laŭ kuprogravuraĵo ĉ. 1723 de Johann Gottfried Krügner (1684–1749)

La Thomas-lernejo fondiĝis en 1212 laŭ iniciato de markgrafo Dietrich de Meißen (1162–1221) kiel schola pauperum de la aŭgustenana monaĥejo St. Thomas en Lepsiko. Samtempe oni fondis la Thomas-ĥoron kaj la Thomas-preĝejon. Komence la lernejo servis kiel monaĥolernejo. Unua skriba mencio devenas el la jaro 1254, kiam oni karakterigis ĝin kiel schola exterior. Tiutempe ĝi estis malfermata ankaŭ por la lepsikaj burĝidoj.

La lernejo estas ekde 1539 posedaĵo de la urbo Lepsiko. Ĉiuj membroj de la Thomana-ĥoro estas lernantoj de la lernejo, ekzistas tamen ankaŭ lerneja parto, en kiuj lernas la ne-ĥoranoj. La membroj de la lerneja ĥoro kiel parto de la tuta lernantaro loĝas en la al tiu apartena lerneja hejmo.

La origina starloko de la lernejo troviĝis ĉe la nuna Thomaskirchhof (Thomas-preĝeja korto), vidalvide de la naskiĝdomo de Georg Matthias Bose (1710–1761) (nun Bosehaus). Tie ĝi estis en 1553 pliampleksigita fare de konsilantara masonisto Kuntz Brundtschuh, dum la Thomas-kantoreco de Johann Sebastian Bach en 1732 surkonstruita fare de George Werner kaj en 1829 alikonstruita.

Ekde 1873 ĝis 1876 la posta nobelpremiito pri fiziko, Karl Ferdinand Braun, laboris kiel instruisto ĉe la Thomasschule. Ĉi tie li malkovris en 1874, uzante kristalojn el la kolekto de la Thomas-lernejo, la rektifan efekton de la duonkonduktantoj.[1] Sur ĉi tiu baziĝas la nuntempa duonkonduktila elektroniko. Dum tiu tempo li verkis sian ununuran libron Geheimnisse der Zahl und Wunder der Rechenkunst (Sekretoj de la nombro kaj mirakloj de la kalkularto). Por la konstruaĵa separado de lernejo kaj lernantohejmo kaj por la pliampleksigo pro spacomanko en 1877 ekestis la novkonstruaĵo de la lernejo en la Schreber-strato. En 1881 la al tiu apartena lernantohejmo estis finkonstruita.

En la epoko de naziismo la lernejo transdaŭris kerne kiel gimnazio por malnovaj lingvoj (latina, malnovgreka), kunpregita de la Thomana-ĥoro. Ekde 1936 sporto iris en la malfonon. Krome oni enkondukis migrotagojn.

La Bombatakojn en la nokto de la 3-a al 4-a de decembro 1943 la lerneja domo travivis fakte sendomaĝe. Nur la gimnastikejo same kiel la ĉambroj en la vidalvida lernantohejmo estis bruldetruitaj, pro kio la tiama Thomas-kantoro Günther Ramin realigis la alilokigon de la Thomana-ĥoro en la gimnazion St. Augustin je Grimma. La lernodomon oni dumtempe disponigis al la Universitato de Lepsiko, des pli multe ĉar pro la rekrutigo de ĉiuj lernantoj de la supraj klasoj kiel helpantoj de la aerarmeo nur eblis tre ege limigita instruado. Dum la bombatako en la nokto de 20-a de februaro 1944 la lernodomo komplete forbrulis. Fine de la milito la instruo okazis parte en la Max-Klinger-lernejo. Interrompite de dumsemajnaj instrupaŭzoj la Thomas-lernejo devis provizore loĝi en aliaj domoj. Tiutempe la instruado de fakoj kiel sporto forfalis, ĉar la (ja bone trejnitaj) instruistoj devis militservi. Malgraŭ la premo fare de la nazioj la lernejestro Hohlfeld uzis siajn rimedojn por ebligi al siaj judaj lernantoj la abituron.

En 1973 la lernejo translokiĝis en slabokonstruaĵon en la Pestalozzi-strato (nun Telemann-strato). La lernantohejmo tamen restis je la Hiller-strato, tiel ke lernejo kaj Thomana-ĥoro nun definitive estis separitaj. Kiel jam dum la nazia epoko la Thomas-klernejo fariĝis ideologia montrolernejo. De la lernejestraro deiris variaj strebadoj forigi la kristanan pregadon de la Thomana-ĥoro kaj emfazi la ateisman mondkoncepton.

Post la germania reunuiĝo en la jaro 1990 la lernantonombro kreskis dumtempe sur pli ol 1.000 lernantoj. Per enkonduko de la maluniversala lernejsistemo en Saksio en 1992 la lernejo proponis nun al siaj lernantoj matematikan-natursciencan, muzan kaj lingvan branĉojn.

En septembro 2000 la lernejo denove ekloĝis en la novsanigita konstruaĵo en la Hiller-strato.

La Thomas-kantoroj estis ĝis en la 20-a jarcento instruistoj de la Thomas-lernejo; la rektoro de la Thomas-lernejo estis ĝis en la 1970-aj jaroj same la estro de la Thomana-ĥoro.

Situo[redakti | redakti fonton]

Malnova Bach-monumento antaŭ la Thomas-lernejo laŭ lignogravuraĵo ĉ. 1850 de Eduard Bendemann (1811–1889)

La Thomas-lernejo situas en la Bach-kvartalo, kvartalo el la fino de la 19-a jarcento en Äußere Westvorstadt. Ĝi staras inter la Sebastian-Bach-strato kaj Käthe-Kollwitz-strato. Tuj apudas la Johanna-parko kun la Luther-preĝejo. Vidalvide de la lernejo troviĝas la lernantohejmo de la Thomanoj. Kadre de la muza klerigocentro de la Bach-urbo Lepsiko, la Forum Thomanum, multaj monumentprotektindaj konstruaĵoj en tuja proksimeco estis resanigitaj, inter ili ekz. Villa Thomana.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La Thomas-lernejo loĝas en kvaretaĝa secesistila domo. Ĝia fasado konsistas precipe el sabloŝtono, granito kaj porfiro. En aŭgusto 2000 la arkitektoj Arthur Numrich kaj Timo Klumpp finfaris la modernigon de la lerndomo.[2] Inter la du domojn, la lernejo kaj la gimnastikhalo, ili enmetis kuban konstruaĵan riglon. Ĝi interligas la du lernejokortojn kaj kontrastas de la aliaj konstruaĵo pro sia travideblo. En ĝi troviĝas la promenhalo Bachfoyer kun sia granda ŝtuparinstalaĵo, kiu servas kiel eventa kaj paŭza halo. La Bach-portreto far Elias Gottlob Haußmann estis surigita sur vitron en la pordokadrojn de la lernejo. La ŝtuparejoj kaj la salono estis restaŭritaj, je kio oni enigis akustofavorigan plafonon.

Lernejprogramo[redakti | redakti fonton]

La triopo Thomas-lernejo, Thomana ĥoro kaj Thomas-preĝejo havas 800-jaran komunan tradicion.

La lernejo flegas kiel gimnazio pri malnovaj lingvoj precipe la latininstruon. La latina estas aŭ unua aŭ dua fremdlingvo kaj finiĝas per atesto pri sukcesa lernado nome "latinum". Aldoniĝas la instruo de la angla. Ekde la 8-a klaso oni povas elekti la malnovgrekan kun atesto nome "graecum". Kroma libere elektebla lingvo estas la franca. Krome muzaj fakoj formas pezocentron de la instruado.

Lerneja vivo[redakti | redakti fonton]

Thomas-lernejo estas tuttaga lernejo. Ĝi proponas eksterlernejajn aktivecojn kiel teatron kaj aktoradon, potfaradon, lernantorkestron, kabareton, sporton, komputadon, ĥorkantadon ktp. Tradiciaj lernejaj aranĝaĵoj estas muzikvesperoj, artekspozicioj, vizitadoj kaj prezentadoj de teatraĵoj kaj koncertoj, renkontiĝoj de la Thomana-ligo kaj multaj aliaj. Lernantojo de Thomas-lernejo relative ofte sukcesas je tutgermaniaj fakaj konkursoj kiel "Jugend musiziert" (junularo muzikas). Eksaj lernantoj fondis la asocion Thomanerbund e.V. (Thomana-ligo), kiu subvencias lernejajn aktivecojn kaj subtenas ekzemple klerigajn vojaĝojn.

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Johann Sebastian Bach, portretgravuraĵo (antaŭ Thomas-lernejo) de Albert Henry Payne (1812–1902), sube la monumento de la lernejo

Instruistoj[redakti | redakti fonton]

La lernejo havas entute 67 instruistojn. Ĉe Thomas-lernejo instruis multaj famaj instruistoj kiel la nobelpremiito pri fiziko, Karl Ferdinand Braun (1850–1918), kaj la Thomas-kantoroj, inter ili Johann Sebastian Bach (1685–1750).

Lernantoj[redakti | redakti fonton]

Multaj renomaj ĝis famaj personoj lernis ĉe Thomas-lernejo, inter ili membroj de la saksia erudiciula familio Carpzov, la filoj Bach, komponisto Richard Wagner kaj Sebastian Krumbiegel kaj Tobias Künzel, ambaŭ anoj de la popmuzika bando Die Prinzen. Pentristo Julius Schnorr von Carolsfeld, eldonisto Albert Brockhaus, arthistoriisto Nikolaus Pevsner, filozofo kaj sociologo Arnold Gehlen kaj la nevoj de Bonhoeffer, la eksa federacia ministro pri klerigo, Klaus kaj dirigento Christoph von Dohnányi ankaŭ vizitis la gimnazion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

  • Albert Brause: Johann Gottfried Stallbaum. Ein Beitrag zur Geschichte der Thomasschule in der ersten Hälfte des 19. Jahrhunderts. Edelmann-Verlag, Leipzig 1897
  • Oskar Dähnhardt, Rudolf Hildebrand: Volkstümliches aus dem Königreich Sachsen, auf der Thomasschule gesammelt. Verlag B.G. Teubner, Leipzig 1898
  • Eines Ehrbaren Hochweisen Raths der Stadt Leipzig: Ordnung der Schule zu St. Thomae. Verlag Immanuel Tietz, Leipzig 1723
  • Johann Friedrich Richard: Das Thomaskloster zu Leipzig, mit besonderer Berücksichtigung der Klosterschule. Verlag Hundertstund & Pries, Leipzig 1877
  • Friedrich Wilhelm Ehrenfried Rost: Was hat die Leipziger Thomasschule für die Reformation gethan? Leipzig 1817
  • Friedrich Wilhelm Ehrenfried Rost: Beiträge zur Geschichte der Thomasschule. Verlag Staritz, Leipzig 1821
  • Friedrich Wilhelm Ehrenfried Rost: Die Feyer des 600jährigen Bestehens der Thomasschule zu Leipzig … Leipzig 1822
  • Richard Sachse: Programm zur feierlichen Einweihung des neuen Schulhauses der Schola Thomana. Verlag Hundertsstund & Pries, Leipzig 1877
  • Richard Sachse: Beiträge zur Geschichte des Thomasklosters und der Thomasschule. Verlag A. Edelmann, Leipzig 1880
  • Johann Gottfried Stallbaum: Die Thomasschule zu Leipzig nach dem allmäligen Entwicklungsgange ihrer Zustände insbesondere ihres Unterrichtswesens. Verlag Staritz, Leipzig 1839
  • Johann Gottfried Stallbaum: Über den inneren Zusammenhang musikalischer Bildung der Jugend mit dem Gesammtzwecke des Gymnasiums. Verlag Nagel, Leipzig 1842
  • Johann Gottfried Stallbaum: Das Griechische und Lateinische in unsern Gymnasien und seine wissenschaftliche Bedeutung für die Gegenwart eine Schulrede, begleitet von einigen Bemerkungen über reformatorische Bestrebungen unserer Zeit. Verlag Staritz, Leipzig 1846
  • Gustav Wustmann: Eine deutsche Schulkomoedie auf der Thomasschule (1660). Verlag Hundertstund & Pries, Leipzig 1877

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

  • Oskar Dähnhardt: Beiträge zur vergleichenden Sagen- und Märchenforschung. Abhandlung zu dem Bericht der Thomasschule in Leipzig über das Schljahr 1907/08. Verlag Edelmann, Leipzig 1908
  • Reinhart Herz, Richard Sachse: Die Lehrer der Thomasschule zu Leipzig 1832–1912. Die Abiturienten der Thomasschule zu Leipzig 1845–1912. Verlag Teubner, Leipzig 1912
  • Reinhart Herz: Die Siebenhundertjahrfeier der Thomasschule zu Leipzig. (24.–26. September 1912); Bericht. Verlag Edelmann, Leipzig 1913
  • Franz Kemmerling: Die Thomasschule zu Leipzig. Eine kurze Geschichte von ihrer Gründung 1212 bis zum Jahre 1227. Verlag Teubner, Leipzig 1927
  • Manfred Mezger, Bernhard Knick (Hrsg.): St. Thomas zu Leipzig. Schule und Chor. Stätte des Wirkens von Johann Sebastian Bach. Bilder und Dokumente zur Geschichte der Thomasschule und des Thomanerchores mit ihren zeitgeschichtlichen Beziehungen. Verlag Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1963
  • Richard Sachse: Die ältere Geschichte der Thomasschule zu Leipzig. Nach den Quellen dargestellt. Verlag Teubner, Leipzig 1912
  • Hans-Joachim Schulze (Hrsg.): Die Thomasschule Leipzig zur Zeit Johann Sebastian Bachs. Ordnungen und Gesetze 1634, 1723, 1733. Zusammengestellt und mit einem Nachwort von Hans Joachim Schulze. Verlag Zentralantiquariat der Deutschen Demokratischen Republik, Leipzig 1987
  • Gottlieb Tesmer, Walther Müller: Ehrentafel der Thomasschule zu Leipzig. Die Lehrer und Abiturienten der Thomasschule zu Leipzig 1912–1932. Verlag Selbstverlag des Thomasbundes e.V., Leipzig 1934
  • Jakob Thomasius, Richard Sachse (Hrsg.):cta Nicolaitana et Thomana. Aufzeichnungen von Jakob Thomasius während seines Rektorates an der Nikolai- und Thomasschule zu Leipzig (1670–1684). Verlag Wörner, Leipzig 1912

21-a jarcento[redakti | redakti fonton]

  • Brigitte Braun, Bach-Archiv (eld.): Schola Thomana 1680–1750. Vom Leben, Lernen und Singen in der Thomasschule; 49. Kabinettausstellung im Johann-Sebastian-Bach-Museum in Zusammenarbeit mit dem Thomanerchor Leipzig vom 17. Mai bis 9. September 2001; Ausstellungsprospekt. Bach-Archiv Leipzig, 2001
  • Judith Krasselt, Hans-Jürgen Bersch (eld.): Die Thomasschule zu Leipzig zwischen Weimarer Republik und Nationalsozialismus. Leipzig 2000. (= Broschüren des Thomanerbund e.V. 2)
  • Percy Young: The musical tradition of the school and church of St. Thomas. Verlag American Choral Foundation, New York 1981

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kreher, Konrad (1999): Ferdinand Braun – Urvater der Halbleiterphysik Leipzig: Universitäts-Journal, o. Jg., Heft 6.
  2. Baunetz Wissen: Restaurierung mit „neuer Mitte“