Thomas-preĝejo (Lepsiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas-preĝejo
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj51° 20′ 21″ N, 12° 22′ 21″ O (mapo)51.33929212.372586Koordinatoj: 51° 20′ 21″ N, 12° 22′ 21″ O (mapo)

Thomas-preĝejo (Saksio)
Thomas-preĝejo (Saksio)
DEC
Thomas-preĝejo
Thomas-preĝejo
Lokigo de Saksio en Germanio
Map
Thomas-preĝejo

Vikimedia Komunejo:  Thomaskirche (Leipzig) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Thomas-preĝejo en Lepsiko

La Thomas-preĝejo en Lepsiko estas unu el la du ĉefpreĝejoj de la urbo kaj mondvaste fama kiel laborejo de Johann Sebastian Bach kaj Thomas-ĥoro.

Frontaspekto de Thomas-preĝejo, 2009

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1212 kaj 1222 oni alikonstruis la pli malnovan foirpreĝejon al kolegiatopreĝejo de la nova Thomas-monaĥejo de la aŭgustenanaj kanonikoj. La amkantisto Heinrich von Morungen donacus al la Thomas-monaĥejo okaze de sia aliĝo relikvon de Sankta Tomaso, kiun li alportis el Barato. Restaĵoj de la romanika konstruaĵo aperis je arkeologiaj elfosadoj. Post la preskaŭ kompleta novkonstruado la 10-an de aprilo 1496 denove konsekrata far la episkopo de Merseburg, Thilo von Trotha, la Thomas-preĝejo estas esence verko en la malfru-gotika stilo. Dumpase de la jarcentoj la preĝejo travivis kelkajn al- kaj alikonstruaĵojn; plej grava je tio estas la okangula turo en la renesanca stilo.

Pentekoston 1539 ĉi tie predikis reformatoro Martin Luther.

Dum la bombatako la 4-an de decembro 1943 ekestis difektoj je la turo. Okaze de la Bach-jaro 1950 oni transtombigis la ostojn de Bach, kiu ĉi tie ekde 1723 ĝis sia morto en 1750 estis Thomas-kantoro, el la detruita Johano-preĝejo.

La Thomas-ĥoro estis fondata en 1212 kaj estas per tio unu el la plej antikvaj knaboĥoroj de Germanio. Dumpase de la historio ĉiam denove gravaj komponistoj kaj praktikaj muzikistoj tenis la renoman postenon de Thomas-kantoro.

La Mendelssohn-portalo de la preĝejo.

Antaŭ la flank-enirejo de la Thomas-preĝejo staras monumento por Johann Sebastian Bach de skulptisto Carl Seffner el la jaro 1908. Plua Bach-monumento, kreita per subteno de Felix Mendelssohn Bartholdy en 1843, troviĝas en la ĝardenaĵo antaŭ la ĉefa enirejo, same kiel monumento por Mendelssohn.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La tuta longeco de la preĝejo sumiĝas je 76 m, la longeco de la ĉefa navo je 50 m, ties larĝeco je 25 m kaj ties alteco je 18 m. La tegmento havas nekutime krutan angulon de dekliveco de 63° kaj estas per tio unu el la plej krutaj frontonaj tegmentoj de Germanio. En la interno ĝi disponas pri sep ebenoj (firstalteco 45 m). La turo altas 68 m. La tegmento de la ĉefnavo konsistas el kolore distingiĝa ogivovolbaĵo.

Interno kaj ekipo[redakti | redakti fonton]

La interno de la Thomas-preĝejo

Pauliner-altaro[redakti | redakti fonton]

La gotika sakrario origine staris en la universitata preĝejo St. Pauli. Ĉi tiu estis eksplodigita en 1968. La altaro povis esti savata kaj estis starigata ĉi tie en 1993.

Epitafoj[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo troviĝas multaj epitafoj, inter ili la malfru-gotia epitafo de kavaliro Hermann von Harras el Lichtenwalde.

Orgenoj[redakti | redakti fonton]

Inter 1811 kaj 1813 ĉeforgenistis Christian Traugott Fleischmann. La Thomas-preĝejo havas du grandajn orgenojn: la pli malnova estas romantisma instrumento de Wilhelm Sauer el la jaroj 1885 ĝis 1889. Komence ĉi tiu orgeno havis pli ol 63 registrojn, kies nombro kreskis en 1908 sur 88 registroj, kiuj disdoniĝas sur tri manualoj kaj pedalaro. Ĝi validas ideala por la prezentado de orgenmuziko de Max Reger. Ĉar sur la Sauer-orgeno verkoj de Bach estas nur ege limigite ludeblaj, Gerald Woehl pretigis en la Bach-jaro 2000 ĉe la norda muro pluan orgenon, kies sono redonas barokan orgenmuzikon pli aŭtenta. Unika estas la ebleco, transŝalti per levilo ekde ĥortono sur ĉambrotonon. Ekde 2006 la preĝejo havas kestorgenon por la ludado de baso kontinua, kiu ankaŭ devenas el la metiejo de Gerald Woehl.

Antaŭaj instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Jam por la 14-a jarcento orgeno estas atestita. En 1489 estas skribe menciita „malgranda orgeno“. Sur la okcidenta balkon oni konstruis en 1511 grandan orgenon, kiun en 1601 Johann Lange (Kamenz) anstataŭis per trimanuala instrumento. Sur nova orgeno el la jaro 1773 Mozart ludis la 12-an de majo 1789. Ĉi tiun orgenon anstataŭis orgeno de Sauer en 1889. En 1639 oni konstruis hirundonestan orgenon sur nova balkono super la triumfarkon, sed en 1740 oni malkonstruis ĝin. Sur la norda balkono Karl Schuke konstruis en 1967 orgenon, kiu devis cedi al la novkonstruaĵo de Woehl.

Sauer-orgeno[redakti | redakti fonton]

La Sauer-orgeno en la Thomas-preĝejo
Dispozicio ekde 1908[redakti | redakti fonton]
Manualo I C-a3
Principal 16′
Bordun 16′
Principal 8′
Geigenprincipal 8′
Doppelflöte 8′
Flûte harmonique 8′
Flauto dolce 8′
Gemshorn 8′
Gedackt 8′
Quintatön 8′
Viola di Gamba 8′
Dulciana 8′
Quinte 51/3
Octave 4′
Rohrflöte 4′
Gemshorn 4′
Violini 4′
Octave 2′
Rausquinte II
Mixtur III
Cornett II–IV
Scharf V
Groß-Cymbel IV
Trompete 16′
Trompete 8′
Manualo II C-a3
Salicional 16′
Gedackt 16′
Principal 8′
Flûte harmonique 8′
Konzertflöte 8′
Rohrflöte 8′
Gedackt 8′
Schalmei 8′
Salicional 8′
Harmonica 8′
Dolce 8′
Octave 4′
Flaute dolce 4′
Salicional 4′
Quinte 22/3
Piccolo 2′
Cornett III
Mixtur IV
Cymbel III
Tuba 8′
Clarinette 8′
Manualo III
(ŝveligebla)
C-a3
Lieblich Gedackt 16′
Gamba 16′
Principal 8′
Spitzflöte 8′
Flûte d’amour 8′
Gemshorn 8′
Gedackt 8′
Quintatön 8′
Viola 8′
Aeoline 8′
Voix céleste 8′
Praestant 4′
Traversflöte 4′
Fugara 4′
Quinte 22/3
Flautino 2′
Harmonia aetheria III
Trompette harmonique 8′
Oboe 8′
Pedalaro C–f1
Majorbass 32′
Untersatz 32′
Principal 16′
Contrabass 16′
Subbass 16′
Lieblich Gedackt 16′
Gemshorn 16′
Violon 16′
Salicetbass 16′
Quintbass 102/3
Principal 8′
Offenbass 8′
Bassflöte 8′
Gemshorn 8′
Cello 8′
Dulciana 8′
Octave 4′
Flauto dolce 4′
Contraposaune 32′
Posaune 16′
Fagott 16′
Trompete 8′
Clarine 4′
  • Konektiloj: II/I, III/I, III/II, I/P, II/P, III/P.
  • Ludhelpiloj: mezforte, forte, tuteco, Anĉfajfilaro, malforta, mezforta, forta kaj tutpedalaro kun forŝaltiloj, manregistriloj ekde tri libere reguligeblaj kombinaĵoj, rulŝveligilo kun forŝaltilo.
Tenikaj indikoj[redakti | redakti fonton]
  • 88 registroj
  • Traktilaro:
    • tono- kaj registrotraktilaro: tubopneŭmatiko
  • Agordo:
    • alteco a1= 440 Hz.
    • egalŝtupa

Woehl-orgeno[redakti | redakti fonton]

Dispozicio ekde 2000[redakti | redakti fonton]
I brustpozitivo C–f3
Grob Gedackt 8′
Klein Gedackt 4′
Principal 2′
Super Gemßhörnlein 2′
Quint-Sexta II
Sieflit 1′
II ĉefpozitivo C–f3
Bordun 16′
Principal 8′
Violdagamba 8′
Rohrflöth 8′
Quinta 6′
Octav 4′
Nassatquint 3′
Superoctav 2′
Queerflöth 2′
Sesquialtera III
Mixtur VI
Cimbel III
Fagott 16′
Trombetta 8′
III supra pozitivo C–f3
Quintaden 16′
Prinzipal 8′
Gedackt 8′
Gemßhorn 8′
Flauta doŭ 8′
Octav 4′
Hohlflöth 4′
Hohlquint 3′
Superoctav 2′
Plickflöth 2′
Sesquialtera III
Scharff IV
Vox Humana 8′
Hautbois 8′
Tremulant
IV eĥo C–f3
Barem 16′
Still Gedackt 8′
Quintaden 8′
Principal 8′
Nachthorn 4′
Spitzflöth 4′
Spitzquint 4′
Octav 2′
Schweitzerflöth 2′
Rauschquint 11/2
Superoctävlein 1′
Cimbel III
Regal 8′
Pedalaro C–f1
Großer Untersatz 32′
Prinzipal 16′
Violon 16′
Sub Bass 16′
Octav 8′
Gedackt 8′
Quintaden 8′
Superoctav 4′
Bauerflöth 8′
Mixtur VI
Posaun Bass 32′
Posaun Bass 16′
Trombet 8′
Cornet 2′
Glockenspiel 2′
la Woehl-orgeno en la Thomaspreĝejo
Teknikaj indikoj[redakti | redakti fonton]
  • 61 registroj
  • Proksimume 5.000 fajfiloj
  • Ventprovizado:
    • Kvar kejlbalgoj
  • agordoj:
    • alteco a1= 465 Hz (ĉambrotono) aŭ a1= 415 Hz (ĥortono)
    • malegalŝtupa (laŭ Neidhardt)
  • Ĉambrokonektilo por la tuta orgeno
    • Tonamplekso ĥortono: manualoj C–f3, pedalaro C–f1
    • Tonamplekso ĉambrotono: manualoj CD–f3, pedalaro CD–f1

Sonoriloj[redakti | redakti fonton]

Kvar sonoriloj pendas en la turo de la Thomas-preĝejo. La plej granda sonorilo nomiĝas Gloriosa kaj sonoras nur dum festotagoj. Theodericus Reinhard gisis ĝin en la jaro 1477 kun pezo de 5.200 kg je diametro de 204 cm. Ĝia batotono estas a0. La duagranda sonorilo eksonas en la batotono c1, kaj ĝin gisis en 1574 Wolf Hilliger. La Monaĥo- aŭ konfesosonorilo estas la triagranda sonorilo je batotono d1. Jakob König gisis ĝin en la jaro 1634; ĝi servas ankaŭ kiel horsonorilo. La kvara sonorilo sonoras je la preĝo. Ĝin gisis en 1585 Christophorus Gros, kaj ĝi eksonas je d2. La kantemon de la sonorilaro tre malutilas la pendigo je fleksigitaj ŝtaljugaĵoj. Separite en la turlanterno pendas batsonorilo por la kvaronhoroj, kiun gisis sonorilgisejo Schilling en Apolda laŭ modelo de la antaŭulo el 1539 gegossen.

Bach-monumento antaŭ la preĝejo

Muzikejo[redakti | redakti fonton]

En la Thomas-preĝejo regulatempe muzikas la Thomas-ĥoro kaj la Gewandhausorchester. Vendrede je la 18.00 horo, sabate je la 15.00 horo en la Moteto kaj dimanĉe dum la diservo je la 9.30 horo. Je specalaj okazoj kaj festotagoj oni prezentas ĉefe verkojn de Johann Sebastian Bach kaj Felix Mendelssohn Bartholdy.

En la preĝejo Johann Sebastian Bach multajn el siaj verkoj unuafoje prezentis. Post kiam la verkoj de Bach en Lepsiko plejparte estis enirinta en forgeson, Mendelssohn komencis ilin denove prezenti kaj per tio fondis la tradicion de la flegado de la Bach-verkaro en Lepsiko.

Ankaŭ aliaj komponistoj unuafoje prezentis verkojn en la Thomas-preĝejo, ekz. Felix Mendelssohn Bartholdy sian 2-a simfonion nome Lobgesang.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  1. Carl Niedner: Das Patrozinium der Augustiner-Chorherren-Stiftskirche St. Thomae zu Leipzig. Untersuchungen zur Frühgeschichte der Bach-Kirche und der Leipziger Altstadt. VEB Bibliographisches Institut, Leipzig 1952.
  2. Gunter Hempel: Episoden um die Thomaskirche und die Thomaner. Tauchaer Verlag, Taucha 1997, ISBN 3-910074-67-7.
  3. Stefan Altner: Thomanerchor und Thomaskirche. Historisches und Gegenwärtiges in Bildern. Tauchaer Verlag, Taucha 1998, ISBN 3-910074-84-7.
  4. Martin Petzoldt: St. Thomas zu Leipzig. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2000, ISBN 3-374-01842-4.
  5. Christian Wolff: Die Thomaskanzel. Orientierung zwischen Zweifel und Gewissheit. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2004, ISBN 3-374-02122-0.
  6. Christian Wolff (Hrsg.): St. Thomas Church in Leipzig. A Place of Faith, Spirit and Music. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2004, ISBN 3-374-02190-5.
  7. Christian Wolff (Hrsg.): Die Thomaskirche zu Leipzig. Ort des Glaubens, des Geistes, der Musik. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2004, ISBN 3-374-02169-7.
  8. Christian Wolff (Hrsg.): Die Orgeln der Thomaskirche zu Leipzig. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2005, ISBN 3-374-02300-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]