Thomas Albert Sebeok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Thomas Albert Sebeok estis hungara-usona lingvisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1993). Lia origina hungara nomo estis Sebők Tamás [ŝebOk tamAŝ].

Thomas Albert Sebeok

Thomas Albert Sebeok [1] naskiĝis la 9-an de novembro 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de decembro 2001 en Bloomington (Indianao).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Thomas Albert Sebeok forlasis Hungarion en 1936 por studi en Kembriĝo. En la sekva jaro li elmigris al Usono, li lernis en Ĉikago, dume li fariĝis civitano en 1944. Li doktoriĝis en 1945 en Princeton. Pli frue jam en 1943 li ricevis lingvistajn taskojn, krome li instruis en la universitato ĝis 1991. Post falo de hungara revolucio de 1956 li vojaĝis al Vieno por helpi al la hungaraj rifuĝintoj. Baldaŭe li ofte vizitis Hungarion, sed li neniam estis arestita. En 1962 li aranĝis konferencon en Bloomington, kie oni akceptis la vorton semiotiko. Ties periodaĵon li redaktis inter 1969-2001.

Li estis ankaŭ inter la fondintoj de biosemiotiko. Li havis edzinon, kiu ne nur naskis 3 filinojn, sed ankaŭ estis kunaŭtoro de la artikoloj.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]