Thomas Arthur de Lally-Tollendal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thomas Arthur, barono de Tollendal, grafo de Lally, nomita «Lally-Tollendal», baptita la 13an de januaro 1702 ĉe Romans kaj ekzekutata en la placo de Grève, en Parizo, la 9an de majo 1766, estis franca militisto kaj alta funkciulo franca de irlanda deveno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis oficiro dum la tuta unua duono de la 18a jarcento kaj alta funkciulo en Hindio je la konto de la franca koloniado. Venkita fare de britoj, li estis akuzita en la metropolo. La Franca Kompanio de Orientaj Hindioj unue defendis lin, sed poste permesis ke la diversaj interesoj kaj la intenco trovi kulpulon konduku lin al la prizono kaj al la mortopuno. La ekzekuto estis fuŝa kaj la ekzekutisto rompis la buŝon anstataŭ la kolon kaj oni devis ripeti la mortigan agon. Eĉ la defendo fare de Voltero helpis la haltigon aŭ la nuligon de la kondamno eĉ postmorte; tamen ĝi kontribuis al la malbonigo de la popola konsidero kontraŭ la reĝo Ludoviko la 15-a.