Thomas Campbell Eyton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Campbell Eyton.

Thomas Campbell Eyton (10a Septembro 1809 – 25a Oktobro 1880) estis angla naturalisto kies kampoj estis brutaro, fiŝoj kaj birdoj. Li estis amiko kaj korespondisto de Charles Darwin kvankam li kontraŭbatalis liajn teoriojn.[1]

Eyton naskiĝis en Eyton Hall, ĉe Wellington en Shropshire. Li studis ĉe la Saint John's College (Kembriĝo),[2] kie li estis samtempulo kaj amiko de Charles Darwin. Post heredo de biendomo en 1855 Eyton konstruis grandan naturhistorian muzeon ĉe Eyton Hall.

Eyton publikis History of the Rarer British Birds (1836), A Monograph on the Anatidae, Or Duck Tribe (1838), A History of Oyster and Oyster Fisheries (1858) kaj Osteologia Avium (1871–78). Li fondis ĉirkaŭ 1842 la "Herd Book of Hereford Cattle", kiun li redaktoris ĝis 1860[2]

Eyton edziĝis en 1835 al Elizabeth Frances Slaney, plej aĝa filino kaj kunheredanto de Robert Aglionby Slaney.[3]

Notoj

  1. Darwin, Charles; Gillian Beer. (1998) The Origin of Species. Oxford University Press, p. 400. ISBN 0-19-283438-X.
  2. 2,0 2,1 Venn, ETN827TC, Eyton, Thomas Campbell.
  3. "Obituary: Thomas Campbell Eyton", The Times, 29 October 1880, paĝoj 6, col A.

Refrencoj

  • Mullens kaj Swann - A Bibliography of British Ornithology