Thomas Cecil, 1-a Grafo de Exeter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Cecil, 1-a Grafo de Exeter

Thomas CECIL, 1-a Grafo de Exeter, angla politikisto kaj soldato (n. la 5-an de majo 1542 - m. la 8-an de februaro 1623).

Li estis la plej aĝa filo de William Cecil, Lordo Burghley, ĉef-ministro de Elizabeta la 1-a kaj duon-frato de Robert Cecil, 1-a Grafo de Salisbury. Dum la plejparto de la regado de Elizabeta li estis parlamentano. Li soldatis dum la anglo-skota milito de 1573 kaj en la batalo kontraŭ la hispana Armado (1588). Post la morto de sia patro en 1598 li iĝis la 2-a Lordo Burghley. En 1601 li kontraŭis la fiaskan ribelon de la Grafo de Essex. De 1599 al la morto de Elizabeto li estis Lord-Prezidento de la Konsilio de la Nordo de Anglio, sed, malkiel Robert Cecil, li ne estis inter la ministroj de Jakobo la 1-a. Tamen Jakobo kreis lin Grafo de Exeter la 4-an de majo 1605, la saman tagon lia duon-frato Robert iĝis Grafo de Salisbury.

Li edziĝis kun Dorothy Neville, filino de John Neville, 4-a Barono Latimer kaj lia edzino Lucy, filino de Henry Somerset, 2-a Grafo de Worcester.

Li kaj aliaj anoj de la familio Cecil subtenis komponistojn, ekz. William Byrd kaj Orlando Gibbons.