Thomas Cromwell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Cromwell
Persona informo
Thomas Cromwell
Naskiĝo 30-an de novembro 1484 (1484-11-30)
en Putney
Morto 28-an de julio 1540 (1540-07-28) (55-jaraĝa)
en Tura Monteto
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Preĝejo Sankta Petro ad Vincula vd
Religio katolika eklezioAnglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Gray's Inn vd
Familio
Patro Walter Cromwell vd
Patrino Katherine Glossop, of Wirkesworth, Derbs vd
Gefratoj Catherine Cromwell vd
Edz(in)o Elizabeth Wyckes vd
Infanoj Gregory Cromwell, 1st Baron Cromwell • Anne Cromwell • Grace Cromwell vd
Profesio
Okupo politikistojuĝistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas CROMWELL (n. ĉirkaŭ 1485, m. la 28-an de julio 1540) estis ĉefministro de Henriko la 8-a (Anglio) de 1532 al 1540.

Thomas Cromwell (portreto far Hans Holbein la malpliaĝa

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Putney (nun distrikto de Londono), kaj estis de tre modesta deveno. Lia patro estis Walter Cromwell, al kiu atribuiĝis diversaj metioj. Tamen Thomas Cromwell estis bone edukita kaj scipovis la latinan, la italan kaj la francan. Kiel junulo li estis dungito de italaj komercistoj kaj loĝis en Nederlando, kie li laboris en la tol-komerco. Poste li iris al Romo kie li pritraktis anglajn ekleziajn aferojn, kaj ankaŭ pruntedonis monon kontraŭ alta interezo (poste en Anglio dum la resto de sia vivo li tre profite pruntedonis monon al nobeloj, kaj tiel altiris malamikojn).

Helpanto de Wolsey[redakti | redakti fonton]

En 1514 li revenis al Anglio kaj helpis Thomas Wolsey, la ĉefministro de Henriko la 8-a, rilate ekleziajn aferojn. Iom post iom li iĝis inter la ĉefaj konsilantoj de Wolsey. Li akiris multe da riĉaĵoj.

Nepost 1519 li edziĝis al Elizabeth Wyckes, filino de tol-komercisto: ili havis filon, Gregory, kiu edziĝis al Elizabeth Seymour, fratino de Jane Seymour, la tria edzino de Henriko.

Post studi juron li eniris la anglan parlamenton, kie li antaŭenigis la politikon de Wolsey kaj la reĝo. Li helpis Wolsey fermi tridek monaĥejojn kaj forpreni ties riĉaĵojn por fondi lernejon en Ipswich kaj la Kardinalan Kolegion de la Universitato de Oksfordo, kiu poste iĝis Christ Church College.

Thomas Cromwell altiris la favoron de la reĝo. Li klopodis plifaciligi la nuligon de la geedziĝo de Henriko kaj Katerino de Aragono. Cromwell diskrete iom apartigis sin de Wolsey nelonge antaŭ ties falo, kaj, malgraŭ la petegoj de Wolsey (kiu kredis lin sia amiko), li faris nenion por subteni lin.

Plua antaŭeniĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1530 li iĝis konsilisto de Henriko rilate parlamentajn aferojn, kaj helpis persvadi parlamentanojn aprobi diversajn reĝajn proponojn.

En 1532 li kontribuis al la falo de Thomas More, kiu sekvis Wolsey kiel ĉefministro. La reĝo nomumis Cromwell ĉefministro.

Ĉefministro[redakti | redakti fonton]

Thomas Cromwell subtenis la sendependon de la angla eklezio kaj ludis kernan rolon rilate la estiĝo de anglikanismo. Li estis inter tiuj kiuj urĝis Henrikon la 8-an forĵeti la aŭtoritaton de la papo. Kiam la geedziĝo de la reĝo kaj Katerino de Aragono fine nuliĝis, Henriko konsciis ke tio okazis grandparte pro subteno de Cromwell.

En 1535 Henriko nomumis Cromwell sia "vicregento" pri religiaj aferoj. Post tio la influo de Cromwell etendis al preskaŭ ĉiuj ŝtataj aferoj. Preskaŭ nekredeblas kiom Crowmell priatentis etajn detalojn, kaj li ja laboregis.

De 1536 al 1539 li estris la abolicion de la monaĥejoj kaj la konfisko de iliaj riĉaĵoj: li persvadis la reĝon fordoni aŭ malmultkoste vendi multe de la monaĥejaj bienoj kaj posedaĵoj al gravuloj kies subtenon li deziris.

Multaj nobeloj jaluzis kaj deziris senpostenigi lin: ilia malamiko pliis pro lia humila deveno, pro la pruntoj kiujn ili faris de Cromwell kontraŭ alta interezo, kaj pro la deziro de iuj nobeloj konservi romkatolikismon. Cromwell persvadis la reĝon konsento al la ekzekuto de pluraj gravuloj kiuj kontraŭis lin. Aldone, li persvadis la parlamenton aprobi akton kiu ebligis Henrikon fari gravajn decidojn kaj estigi leĝojn per reĝa dekreto, sen parlamenta debato aŭ nova statuto: eĉ nun oni aludas en Anglio al "rimedoj laŭ la maniero de Henriko la 8-a", tio estas, statutoj kiu donas al la registaro la povon fari leĝojn sen parlamenta aprobo.

Estis Cromwell kiu unue elpensis la leĝojn (1535-1542) kiuj unuigis Kimrion kaj Anglion.

Anne de Kleve[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Jane Seymour, la 3-a edzino de Henriko, la reĝo komisiis Cromwell eltrovi novan edzinon. Post rifuzoj fare de la romkatolikaj reĝaj familioj de Eŭropo (parte pro la religia politiko de Henriko), estiĝis minaco de romkatolika alianco kontraŭ Anglio. Tial Cromwell esploris la eblecon de edziĝo al ano de unu el la protestantaj regantaj familioj de Germanio. Fine li decidis favori filinon de Johano la 3-a (Duko de Kleve). Li komisiis al Hans Holbein la malpliaĝa pentri portreton de ties du filinoj, Amelia kaj Anna de Kleve, kaj Henriko elektis Anna. Tamen la afero fiaskis. La senpacienca Henriko maskveste renkontis Anna ĉe Rochester (Kent) preskaŭ tuj post ŝia alteriĝo. Reveninte al Londono, li plendis al Cromwell ke ŝi ne sufiĉe belis. Krome Henriko alte taksis edzinan klerecon kaj Anna ne estis bone edukita. Laŭ iuj onidiroj, Anna iom malbonodoris. La reĝo urĝis Cromwell eltrovi pretekston nuligi la fianĉiĝon, sed tio ne eblis sen granda risko ke la alianco al germanaj protestantoj rompiĝus. Onidire Henriko kolere batis la orelojn de Cromwell, kies influo malpliiĝis pro la afero. La geedziĝo okazis en januaro 1540.

Tamen Henriko neniam ĝuis amorajn rilatojn kun Anna: plurajn monatojn ili dormis samlite sed senamorade. Sekvis la 9-an de julio 1540 nuligo de la geedziĝo.

Morto[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tiu fiasko, la 18-an de aprilo 1540 Henriko donis al Cromwell la rangon grafo de Essex. Sed Cromwell mem ektimis ke post nelonge li spertos la faton de Wolsey kaj Thomas More. Liaj nobelaj malamikoj plifortiĝis. Li fordonis plurajn bienojn kaj aliajn posedaĵojn al proksimaj parencoj.

La 10-an de junio 1540 Cromwell arestiĝis kiel ŝtatperfidisto komence de kunveno de la reĝa konsilio kaj enkarceriĝis en la Turo de Londono. Ironie, li estis mortkondamnita per povoj kiujn la reĝo posedis pro la akto kiun Cromwell mem elpensis por ke Henriko rajtu fari gravajn decidojn sen parlamenta aprobo. La reĝo bezonis lian helpon koncerne la nuligon de sia edziĝo al Anna de Kleve – Cromwell havis informojn necesajn por la nuliga proceso. La 28-an de julio, kiam Henriko edziĝis al Catherine Howard, Thomas Cromwell ekzekutiĝis en la Turo de Londono.

Plejparte la parencoj de Cromwell eskapis punon kaj retenis siajn posedaĵojn. Ok monatojn post tio Henriko plendis al siaj konsilistoj ke ili certigis la falon de Crowmwell per malpravaj akuzoj kaj ke li nun konscias, ke Cromwell estis la plej fidela servisto, kiun li iam ajn havis.

Oliver Cromwell[redakti | redakti fonton]

Oliver Cromwell devenis de fratino de Thomas Cromwell.