Thomas Dekker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Dekker
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1571 (1571-11-30)
en Londono
Morto 25-an de aŭgusto 1632 (1632-08-25) (60-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater gramatiklernejo vd
Profesio
Okupo dramaturgo • poeto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Patient Grissill vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas DEKKER (n. ĉirkaŭ 1572, m. la 25-an de aŭgusto 1632) estis angla verkisto kiu plej famas pro siaj teatraĵoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Verŝajne li naskiĝis en Londono ĉirkaŭ 1572. Meze de la 1590-a jardeko li komencis kontribui al teatraĵoj. Tiuepoke oftis ke pluraj dramistoj kunverkis por krei teatraĵon, kaj dum la sekvaj jardekoj Dekker kunlaboris kun, inter aliaj, Ben Jonson, John Marston, Thomas Middleton, John Webster, John Ford kaj William Rowley.

La plejparton de sia vivo li spertis monproblemojn, kaj li plurfoje enkarceriĝis pro ŝuldoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dekker verkis plurajn pamfletojn sed sukcesis ĉefe kiel verkisto de komedioj. La plejparto de la teatraĵoj de kiuj li estis la sola aŭ la ĉefa aŭtoro perdiĝis. Lia plej fama teatraĵo estas The Shoemaker's Holiday (La Ferio de la Ŝuisto, 1599). En 1601 ensceniĝis Satiromastix, en kiu li satiris Ben Jonson, responde al ties The Poetaster (La Poetaĉo) en kiu Jonson mokis Dekker.

Inter la teatraĵoj al kiuj li kontribuis estas

  • The Honest Whore (La Honesta Putino, 1604, kunverkita kun Thomas Middleton)
  • Westward Ho (Okcidenten, 1604, kunverkita kun John Webster)
  • Northward Ho (Norden, 1605, kunverkita kun John Webster)
  • The Roaring Girl (La Kverelema Ebriulino, 1611, kunverkita kun Thomas Middleton)
  • The Witch of Edmonton (La Sorĉistino de Edmonton, 1621, kunverkita kun John Ford kaj William Rowley)