Thomas Howard (4-a duko de Norfolk)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Thomas Howard (4-a duko de Norfolk)

Thomas HOWARD (4-a duko de Norfolk) (n. la 10-an de marto 1536, m. la 2-an de junio 1572) estis angla kortegano kiu ekzekutiĝis pro ŝtatperfido.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la poeto Henry Howard (grafo de Surrey) kaj Frances de Vere, kaj parenco de Elizabeto la 1-a (Anglio).

Edzinoj[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis tri fojojn:

Margaret Audley
  • decembron 1558 al Margaret Audley, vidivino de Kavaliro Henry Stanley, filino de Thomas Grey (2-a markizo de Dorset) kaj onklino de la "naŭtaga reĝino" Jane Grey. Ŝi mortis la 9-an de januaro 1564. Ŝi kaj Thomas Howard havis kvar idojn:
  • al Elizabeth Leyburne, vidvino de Thomas Dacre (4-a barono Dacre de Gillesland)

Komplotoj kaj ekzekutiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1569 Elizabeto la 1-a malliberigis Thomas Howard pro komploto edziĝi al Maria Stuart, reĝino de Skotlando. Post lia liberigo li daŭre subtenis Maria Stuart kaj en 1570 partoprenis malsukcesan komploton murdi Elizabeton. Pro tio li ekzekutiĝis en 1572. Li entombiĝis en Preĝejo Sankta Petro ad Vincula, Londono. Elizabeto konfiskis liajn bienojn, kvankam peljparte ili redoniĝis al liaj filoj. Tamen nur en 1660 ano de la familio Howard denove ricevis la rangon duko de Norfolk.