Thomas Kuhn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Thomas KUHN (1922-1996) estis usona filozofo, Filozofo de scienco, kaj historiisto de moderna scienco. Li estis profesoro kiu instruis ĉe Berkeley (1956-64), Universitato Princeton (1964-79) kaj MIT. Sed lia ĉefa verko, The Structure of Scientific Revolutions ("La strukturo de sciencaj revolucioj"), li verkis ĝin kiam li ankoraŭ estis studento de fiziko en Harvard kiam li studis pri Koperniko kaj Aristotelo. Strukturo unufoje estis monografo, sed poste en 1962 ĝi estis eldonita kiel libro.

Laŭ Kuhn, moderna scienco progresas ne per la kvieta neado de faktoj kaj teorioj, kiel supozis Aristotelo, sed ĝi saltas per revoluciaj paradigmoj: Koperniko, Darvino, Ejnstejno, Dalton, ktp, ne enkondukis novajn faktojn sed rigardis la bone konatajn faktojn per nova klariga modeloparadigmo. Sed la nova paradigmo konkeras la malnovan plejparte per la ŝanĝo de generacio, ne per la racia konvinko de la partianoj de la malnova paradigmo. Morto kaj modo, ne dolĉa racio, estas la amiko de la nova paradigmo. (1)

La paradigmo kutime estas la produkto de iu nova al la kampo, kiu ankoraŭ ne estis fiksita partiano de la reganta paradigmo. Ejnstejno kaj Dalton estas bonaj ekzemploj de tio. La malnova paradigmo ja estas bona, sed ĝi likas kaj havas truojn kaj ne jam elegante kaj trafe klarigas la novajn faktojn de la lastaj jaroj aŭ jardekoj. Ĝi aspektas kiel findinda sed malnova ŝuo, pneŭmatiko aŭ hundo. Do iu geniulo heŭreke trovas la novan paradigmon kiel solvo kaj ĝin proponas. Sed ĝi ne konvinkas la maljunajn, grizajn profesorojn, sed la junajn verdajn studentojn, kiuj utilis la novan paradigmon por gajni gloron kaj famon. Kaj katedron. Tiam la paradigmo fariĝas la nova ortodokso kaj la ciklo ripetas.

Sed tiu progreso per paradigmo ne ĉiam estis. Fakte, la esenca malsamo inter matura, moderna scienco kaj antaŭscienco estas la enkonduko de la unua paradigmo. En la tempo de Aristotelo aŭ eĉ Leonardo, scienco ne estis la afero de paradigmoj. Antaŭ Lavoisier, kemio ne estis matura scienco, sed amaso de provoj kaj hazardaj reguloj sen iu ajn granda modelo. Laŭ Kuhn, multe de la sociaj sciencoj estas ankoraŭ antaŭ-paradigma, do malmatura kaj ne scienco en la moderna senco.

Bona paradigmo ne nur klarigas elegante kaj trafe la konatajn faktojn, sed ankaŭ sugestas esploron pri nekonataĵoj, kiuj decidige pruvos aŭ malpruvos la paradigmon mem. Ĝi ankaŭ sugestas fruktodonajn kampojn de esploro por disvolvigi la paradigmon. La heliocentrismo de Koperniko estas klasika ekzemplo, kiu ne nur estis pruvebla, sed fruktodone direktis la esplorojn de Galileo, Keplero kaj eĉ Tycho.

Signo de antaŭ-paradigma scienco estas la ekzisto de skoloj kaj ismoj en la kampo de studo -- kiel okazis en la 20-a jarcento en psikologio kaj marksismo.

Kiel rekoni skolon:

  1. Idearo alloga sed ankaŭ spekulacia kaj ne pruvebla (aŭ malpruvebla).
  2. Ekzisto de rivalaj skoloj.
  3. Studentoj studas ne lernolibron pri la aktuala stato de la kampo, sed la "klasikaĵoj", eĉ la verkojn de la fondinto mem!
  4. La finaĵo de -ismo estas indiko.

Alivorte, skolo similas al sekto aŭ religio, ne matura, moderna scienco.

Vidu ankaŭ: Paul Feyerabend, Imre Lakatos

(1) komparu tiun penson el Max Planck:

"Nova scienca vero ne triumfas konvinkante siajn kontraŭulojn kaj montrante al ili, ke - vidante ĝin - ili vidas la realon, sed kiam tiuj fine mortis, kaj estas anstataŭitaj de nova generacio da homoj, kiuj formiĝis kutimiĝante al ĝi ! "

kaj eĉ Charles Duclos: "Homoj ne postulas pruvojn por akcepti opinion; nur esti kutimiĝinta al ĝi bezonas ilia spirito, simile kiel niaj okuloj kun al iu modo."